Sento

konscia subjektiva sperto de emocio
(Alidirektita el Sentimento)

Sento laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas:

  1. la kapablo senti korpe aŭ morale - do ricevi per iu el la kvin tiucelaj organoj impreson, kiu sciigas nin pri la ekzisto kaj la ecoj de la eksteraj objektoj; sentokapablo ĝenerala;
  2. agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de fizikaj kaŭzoj: ekzemplaj sentoj estas doloro, ĝuo, plezuro, suferovolupto;
  3. agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de nemateriaj moralaj kaŭzoj (ĝojo, malĝojo, enuo, moko, honto, fiereco, surprizo, timo, bedaŭro, admiro, amo, malamo ktp.) - sinonime uzeblas la vorto sentimento;
  4. ama aŭ malama inklino al iu; korsento;
  5. sentilo estas aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en aparate aŭ komputile trakteblan signalon.

Citaĵoj redakti

 
 Li deziris komuniki al ĉiuj la sentojn, kiuj plenigis lian animon. 
 
 Tiam strangaj sentoj enigas nian animon. 
 
 Liaj sentoj elŝprucas en lia parolmaniero. 
 
 Li estas tre sinretena en la esprimo de siaj sentoj. 
 
 Iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj.[1] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti