Sentosentō (japane: 銭湯, sentō; "ō" estas elparolata kiel longa "o"[1]) estas tradicia japana banejo en urbaj kvartaloj. La japana bankulturo ludas gravan rolon en la ĉiutaga japana vivo. Pro la kontraŭincendiaj reguloj longtempe privataj domoj ne rajtis havi banejon, ĉar la nura eblo hejtigi la akvon estintus malfermitaj fajrejoj. Tial sento-oj disvastiĝis tra Japanio. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento la kvanto de sento-oj daŭre malpligrandiĝis, ĉar pli kaj pli da apartamentoj havas banejojn. Sed kiel kunvenejo sento-oj daŭre havas socian rolon hodiaŭ.

Enirejo de sentō en Edo-Tokio subĉiela muzeo

Enurbe oni facile rekonas publikajn bandomojn pro la alta kameno, ĉar kiel tradicie oni daŭre hejtas per ligno. La enirejo ofte similas al tiu de sanktejo. Modernaj banejoj havas ŝloseblajn ŝranketojn en la ŝanĝejoj, malnovaj disponeblas korbojn por enmeti vestojn. Modernaj sento-oj havas apartajn banejojn por virinoj kaj viroj. La strikta disigo de seksoj okazis nur dum la 19-a jarcento. Ŝovebla pordo inter ŝanĝejo kaj banejo malhelpas eskapon de la varmega aero. Escepte en Okinawa, kie la klimato estas sufiĉe varma.

Tradicie la banejo estas tegita de ligno. Sur unu el la flankaj muroj troviĝas plej ofte pentrita pejzaĝo (ekzemple kun monto, ofte la Fuĵi-Monto. Tiel sento similas al onsen, kiu havas kutime rektan vidon al pejzaĝo. Antaŭ la vera banejo necesas purigi sin ĝisfunde. Por tio disponeblas malgrandaj benketoj antaŭ vico de kranoj kun varma kaj malvarma akvo. Oni postulas ke ĉiu purigas sin per sapo kaj gargaras sin antaŭ ol enakviĝi en la banejon. Kutime estas du aŭ tri basenoj kun malsamaj akvotemperaturoj. Ĉiukaze japana bano estas sufiĉe varmega, la temperaturo estas almenaŭ 40 gradoj.

Sentō-etiketo redakti

 
Plano de sentō
A - enirejo 1 - ĝardenoj
2 - ŝuŝrankoj
3 - ŝrankoj
4 - gardisto
5 - bebolitoj
B - banejo 6 - kranoj
7 - banujoj
C - hejtilejo 8 - bruligaĵo
9 - hejtilo

Por vizito de sento ekzistas certaj reguloj, kiuj estu respektataj ankaŭ de eksterlandanaj banontoj. Ĉiu vizitanto kunportu mantukon, sapon kaj ŝampuon. Kutime eblas aĉeti tiaĵojn ĉe la enirejo. Multaj japanoj zorgas en sento pri tuta korpoprizorgado de kapo ĝis piedo, purigas la dentojn, razas sin, ktp. Iuj kunportas siajn proprajn lavujojn.

Enirinte la banejon oni tuj, kiel en ĉiu japana apartamento, formetas la ŝuojn kaj enŝrankigas ilin. Ĉiu banonto ricevos banŝuojn. Kutime oni banas sin nude, bankostumoj ne estas permesitaj. Post formeto de la vestaĵoj oni zorgas purigas la tutan korpon, ĉar japanoj alte taksas ne malpurigi la banakvon. La bano utilas ne al purigado, sed al malstreĉiĝo. Neniel sapŝaŭmo eniru la basenon! Japanaj banantoj ne tolerus tion. La sento-estro devus defluigi la tutan akvon, purigi la basenon kaj plenigi ĝin denove. Oni povus esti forpelita el la banejo pro tio. Ankaŭ bantukoj ne estu enakvigitaj, kvankam foje japanoj faras tion.

Enirrajto redakti

La plej multaj sento-oj indikas per ŝildoj, ke eniro estas malpermesita al tatuitaj personoj. Oficiale oni diras pro higienaj kialoj, sed la vera kialo estas por ne akcepti membrojn de la japana mafio, nomitaj Yakuza, kiu kutime estas tre tatuitaj kaj do facile rekoneblaj nudaj. Pli malgrandaj tatuoj, kiujn foje havas eŭropanoj estas kutime akceptitaj.

Iuj banejoj malpermesas eniron al eksterlandanaj banontoj, rekoneblaj pro ŝildo Japanese only (nur japanoj), kvankam tia diskriminacio ne kongruas kun japanaj leĝoj. Tiaj malpermesoj ofte ekzistas en Hokkajdo pro ripetaj problemoj kun ebriaj rusaj maristoj en la banejoj. Tial la Yunohana Onsen en Otaru, Sapporo, estis akuzitaj de tri vizitontoj, el kiuj unu loĝas en Japanio kaj havas la japanan naciecon. La banejestro perdis la proceson. Tiaj enirmalpermesoj estas esceptoj en sento-oj.

Historio redakti

 
Virinoj purigas sin en sentō. Surlignaĵo, 1867

La unuaj banejoj ekestis en Japanio dum la Nara-epoko (710-784) en budhismaj monaĥejoj kaj estis unue rezervitaj al monaĥoj, antaŭ ol esti malfermitaj al malsanuloj kaj povruloj dum la Kamakura-epoko. Temis ĉefe pri vaporbanoj. La unua publika banejo en Japanio estas menciita en 1266. En Tokio (tiam Edo) la unua sento estis kreita en la jaro 1591. La unuaj banejoj estis vapor- aŭ ŝvitbanoj, nomitaj Iwaburo (japane: 岩風呂, ŝtonbanoj) aŭ Kamaburo (japane: 釜風呂, fornobanoj). Temas pri naturaj aŭ manfaritaj rok- aŭ ŝtonkavoj. En Iwaburo laŭ la marbordo, rokoj estis hejtitaj bruligante lignon, poste oni verŝis marakvon super la rokojn kaj tiel estigis vaporon.

La enirejo de tiuj banejoj estis malgrandega por ke la vaporo ne eskapu. Ne estis fenestroj kaj tial la eno estis mallumega, kaj la uzantoj daŭre tusetis por indiki al novenvenintoj kiuj lokoj jam estis okupitaj. La mallumo utilis al seksumado, ĉar ne estis disigo laŭ sekso, kaj tial tiuj banejoj misfamiĝis. Fine en 1870 ili estis neniigitaj pro higienaj kaj moralaj kialoj.

Komence de la Edo-epoko (16031867) ekzistis du tipoj de banejoj. En Edo oni kutime trovis varmegakvajn banojn (japane: 湯屋, yuya), dum en Osako ekzistis vaporbanoj (japane: 蒸し風呂, mushiburo). Tiam la kuna banado de virinoj kaj viroj estis kutima. Viraj vizitantoj, ĉefe inter la samurajoj ŝatis banejojn, kiuj dungigis "banknabinojn" (japane: 湯女, yuna), kiu purigis la dorson aŭ harojn de la gastoj, ktp. Iuj ŝajne ofertis ankaŭ seksumadon kontraŭpage. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas bordeloj, kie la virinoj banas la klientojn aŭ banas sin kun ili (Soapland). En 1841 la dungado de yuna-oj estis malpermesita kiel ankaŭ la kuna banado de ambaŭ seksoj. La seksdisigo estis kvankam ne farita de banejestroj, aŭ la partoj por viroj kaj virinoj estis nur simbole disigitaj de fadenego. Tial alvenis denove oficialaj malpermesoj. Nuntempe viroj kaj virinoj banas sin en preskaŭ ĉiuj sento-oj en apartaj ejoj. Ekzistas ankaŭ unuopaj banujoj.

Dum la Meiji-epoko (18671912) oni konstruis la novajn sento-ojn multe pli altaj. Ĉar la plej multaj banejoj havis nun akvobasenojn anstataŭ vaporbanojn, la konstruaĵoj ricevis fenestrojn kaj ŝoveblajn pordojn anstataŭ la malgrandan enirpordeton. Tamen ankoraŭ ne ekzistis fluanta akvo por antaŭa korpopurigado. Ĉiu banonto ricevis post malvestiĝo sian akvoporcion por tio. La 1-an de septembro 1923 la granda Kanto-tertremo neniigis grandajn partojn de Tokio kaj ankaŭ la plej multaj banejoj. Post tio la novaj sento-oj estis tegitaj ne de ligno, sed de kaheloj kaj ekkutimis kranoj en la purigejo.

Ĉar dum la 2-a mondmilito multaj japanaj urboj estis bombarditaj kaj parte aŭ tute detruitaj, la plej multaj japanoj ne plu havis eblon bani sin. La tuj post la milito rapide konstruitaj domoj ofte ne havis banejojn. Tial la novkonstruitaj sento-oj furiozis tiam. Ĉirkaŭ 1970 la vizitoj atingis pinton. Post tiam denove estis konstruitaj privataj banejoj kaj la nombro de vizitantoj de publikaj banejoj daŭre malkreskiĝis. Intertempe multaj estroj proponas aldone al tradicia banado masaĝojn, ŝlimsurmeton, trejniĝilojn aŭ medicinajn terapiojn. Iuj sento-oj estas grandegaj konstruaĵoj kun hotelo, restoracioj kaj karaokeejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj

  1. Vidu la artikolon Transskribado Hepburn