Charlie and the Chocolate Factory (filmo)
Charlie and the Chocolate Factory (Karlo kaj la Ĉokoladofabriko) estas usona filmo de Tim Burton, aperinta en 2005.
Charlie and the Chocolate Factory | |
---|---|
Originala titolo | Charlie and the Chocolate Factory |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 10 jul. 2005, 11 aŭg. 2005 |
Ĝenro | porinfana filmo, fantasta filmo, black comedy film, filmo bazita de literatura verko, muzika filmo |
Kameraado | Philippe Rousselot |
Reĝisoro(j) | Tim Burton |
Produktisto(j) | Richard D. Zanuck · Brad Grey |
Scenaro | John August · Roald Dahl |
Muziko | Danny Elfman |
Ĉefrolantoj | Johnny Depp · Freddie Highmore · David Kelly · Helena Bonham Carter · Noah Taylor · AnnaSophia Robb · Missi Pyle · Julia Winter · James Fox · Christopher Lee · Deep Roy · Jordan Fry · Adam Godley · Franziska Troegner · Eileen Essell · Liz Smith · David Morris · Oscar James · Annette Badland · Nitin Ganatra · Blair Dunlop · Danny Elfman · McDonald's Corporation v Steel & Morris · Geoffrey Holder · Philip Wiegratz · Garrick Hagon · Shelley Conn · Todd Boyce · Roger Frost |
Produkto | Warner Bros. · Plan B Entertainment · Village Roadshow Pictures · Pinewood Studios |
IMDb | |
RakontoRedakti
Charlie Bucket estas tre malriĉa knabeto, kiu vivas kun la gepatroj kaj la kvar geavoj en ligna dometo. Li ŝatas ĉokoladon kaj loĝas apud la ĉokolado-fabriko de Sinjoro Willy Wonka, la plej granda ĉokoladisto el la tuta mondo. Ĉar la familio de Charlie estas malriĉa, li ricevas ĉokoladon nur unu tagon po jare, tiun de sia naskiĝ-datreveno. Ĉi-jare la ĉokoladisto anoncas al la tuta mondo, ke iun tagon, esceptokaze, li malfermos la pordojn de sia fabriko al kvin infanoj.
TeĥnikaĵojRedakti
- Originala titolo : Charlie and the Chocolate Factory
- Reĝisoro : Tim Burton
- Scenaro: John August, adaptita de romano de Roald Dahl
- Produktado: Brad Grey, Richard D. Zanuck, Katterli Frauenfelder, Brenda Berrisford kaj Derek Frey
- Produkt-firmaoj : Warner Bros. Pictures kaj Village Roadshow Pictures
- Buĝeto : 150 milionoj da dolaroj
- Muziko : Gardner DeAguiar, Danny Elfman, RaVani Flood, Manuel Ignacio kaj Jesse Shaternick
- Foto : Philippe Rousselot
- Muntado : Chris Lebenzon
- Dekoroj : Alex McDowell
- Kostumoj : Gabriella Pescucci
- Landoj : Usono, Britio
- Formato : Kolora - Kino: 1,85:1 - Digital Theater Systems / Dolby Digital / Sony Dynamic Digital Sound - 35 mm
- Ĝenro: Komedio, fantasto
- Daŭro : 115 minutoj
- Aperdatoj :
- Premiero en Hollywood: la 10-a de julio 2005
- Belgio Francio Svislando: la 13-a de julio 2005
- Usono Kanado: la 15-a de julio 2005
RolularoRedakti
- Johnny Depp : Willy Wonka
- Freddie Highmore : Charlie Bucket
- David Kelly : Avo Joe
- Helena Bonham Carter: S-ino Bucket
- Noah Taylor : S-ro Bucket
- Missi Pyle : S-ino Beauregard
- James Fox : S-ro Salt
- Deep Roy : Oompa Loompa
- Christopher Lee : D-ro Wonka
- Adam Godley : S-ro Teavee
- Franziska Troegner : S-ino Gloop
- AnnaSophia Robb : Violet Beauregard
- Julia Winter : Veruca Salt
- Jordan Fry: Mike Teavee
- Philip Wiegratz : Augustus Gloop
Pri la filmoRedakti
- La filmado komenciĝis la 21-an de junio 2004 kaj finiĝis en oktobro samjare, kaj disvolviĝis en Buford (Usono), High Wycombe (Fabriko de pneŭmatikoj), Londono kaj la studioj Pinewood (Britio), ankaŭ en Gengenbach (Germanio).
- La dekoroj uzitaj por la filmo entute postulis la 7 platformojn de studioj Pinewood. La rivero el ĉokolado kaj ties akvofalo estis plenigitaj de 120,000 litroj da miksaĵo produktita de Nestlé.
- La romano de Roald Dahl estis unuafoje adaptita al kino de Mel Stuart en 1971, kun la titolo Willy Wonka & the Chocolate Factory.
- En la filmo, Tim Burton substrekas la psikologion de Willy Wonka kaj interalie insistas pri la traŭmato kaŭzita de sia patro, dentisto, al la juna Willy. La patro de Johnny Depp ankaŭ estis dentisto.