Kriolo, el la hispana criollo [krjOjo] estas amerikismo uzita ekde la epoko de la Eŭropa koloniado de Ameriko aplikita al naskiĝintoj en la amerika kontinento, sed kun eŭropa deveno. Diference de la indiĝeno, la criollo (el portugala vorto crioulo, kaj tiu de criar) estis loĝanto naskiĝinta en Latinameriko de eŭropaj gepatroj (kutime hispanoj), aŭ descendanto nur de ili. En aliaj kazoj la lingvo parolata en diversaj landoj (el sama etimologio deveno) miksis eŭropajn lingvajn elementojn kun aliaj de aliaj originoj kaj tiuj lingvoj nomiĝas kreolaj.

Kontraŭstaro de hispanoj (dekstre) kaj ties descendantoj naskiĝintaj en Ameriko nome criollos, laŭ bildo de la Perua Kroniko de la indiĝeno Felipe Guamán Poma de Ayala, 16a jarcento.

Oni uzas la terminon kriolismo por aludi la socian movadon de la hispandevenaj naskiĝintoj en Ameriko - kiuj serĉis propran identecon tra la indiĝena pasinteco - de propraj simboloj kaj elstarigo de ĉio rilata kun ĉio amerika. Ties identeco plifortiĝis kiel konsekvenco de la reformoj faritaj de la reĝoj de la Burbonoj kiuj marĝenigis ilin for de la ĉefaj politikaj kaj ekleziaj postenoj en Nova Hispanio, kio iĝos poste ĉefa kaŭzo de la movado por la sendependeco.

Meze de la 18a jarcento la krioloj de hispana deveno kontrolis grandan parton de la komerco kaj de la agrara posedaro, pro kio ili havis grandan povon kaj ekonomian kaj socian, sed sentis sin marĝenitaj antaŭ la rekte naskiĝintoj en Hispanio kiuj ricevis la plej altajn postenojn.

En Nova Hispanio, la leĝaro malpermesis geedziĝon inter hispana duoninsula funkciulo en posteno kaj kriolino; tio estas, blankulino naskiĝinta en Ameriko de hispana deveno. Tio ne malhelpis la faktajn pariĝojn de kriolinoj kun hispanaj funkciuloj.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Mónica Quijada kaj Jesús Bustamante, Historia de las mujeres, tomo III, Del Renacimiento a la Edad Moderna, paĝoj 648-668, Madrid, Santillana 2000, isbn=84-306-0390-5, ĉapitro Las mujeres en Nueva España: orden establecido y márgenes de actuación

Bibliografio redakti

  • Avena, Sergio A., Goicochea, Alicia S., Rey, Jorge et al. (2006). Mezcla génica en una muestra poblacional de la ciudad de Buenos Aires. Medicina (B. Aires), mar./abr. 2006, vol.66, no.2, p.113-118. ISSN 0025-7680.
  • Poéticas de lo criollo. La transformación del concepto ‘criollo’ en las letras hispanoamericanas (siglos XVI al XIX). Eldono, enkonduko kaj notoj de Juan Vitulli kaj David Solodkow. Editorial Corregidor: Buenos Aires, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti