En la romkatolika, ortodoksisma, kaj anglikanisma eklezio, festotagoj estas tagoj, en kiu la eklezio memoras Sanktulon. Ĉiu eklezio havas sendependan kalendaron (tio estas, ekzemple, la ortodoksa kalendaro malsamas al la romkatolika).

En la kalendaro, iuj datoj havas Sanktulon: ekzemple la 26-a de decembro por Sankta Stefano en la Anglikana. Se tiu ĉi tago ne estas dimanĉo, estos la festotago de tiu ĉi Sanktulo. Se estas dimanĉo, la festotago estos aŭ la lundo post la dimanĉo, aŭ (se tiu lundo ja estas festotago), la unua libera tago poste. Dimanĉoj estas ĉiam festoj de la Sinjoro Jesuo Kristo, kaj tial ne povas esti ankaŭ festotagoj de sanktuloj.

Dum festotago, en la eklezio la komunio de tiu tago eston pri tiu sanktulo. La legaĵoj de la Biblio estos ligitaj kun la vivo de la sanktulo, kaj la sacerdoto parolos eble de lia vivo ankaŭ.

En iuj landoj, oni ankaŭ gratulas homojn, kiu havas la saman nomon kiel la Sanktulo. La festotago de Sanktulo do estas kiel dua naskiĝtago, en tiuj landoj.

Kelkaj gravaj kristanaj festoj:

Vidu ankaŭ redakti