Ĉokoholulo (kiel neologismo) estas persono kiu sopiras aŭ rekte kompulsie konsumas ĉokoladon.[1] En la angla lingvo la vorto "chocoholic" estis por la unua fojo uzita en 1968, laŭ Merriam-Webster. Ĝi estas vortokunfandaĵo de "ĉokolado" kaj "alkoholulo" en diversaj lingvoj.[1] La termino estas uzata precize aŭ humure por priskribi personon kiu estas eksterordinare amema al ĉokolado; tamen, estas ankaŭ medicina pruvaro kiu subtenas la ekzistadon de fakta dependeco el ĉokolado.[2] Psikoaktivaj konstituantoj de ĉokolado kiuj funkciigas ‘bonfartan’ reagon en la konsumanto estas triptofano kaj fenetilamino, kiuj povus kontribui al sopirego kaj dependecaj respondoj, aparte ĉe personoj kun specifaj genetikaj aleloj.[3] Ankaŭ la kvanto de sukero uzata en ĉokoladproduktado efikas sur la psikoaktivaj efikoj de ĉokolado.[4]

Malhela ĉokolado.

Kvankam la koncepto de ĉokolad-dependeco estas ankoraŭ polemikiga en la medicina literaturo, oni konsideras, ke ĉokolado (speciale la malhela ĉokolado) havas efikojn sur la persona bonfarto,[5] kaj ĉokoladvendejoj preskaŭ ĉiam pintigas en la listo de manĝaĵoj kiujn la homoj diras, ke ili plej sopiras.[6] La sopiro povas esti tiom forta en kelkaj kazoj ke ĉokoholuloj povas suferi retirdevenajn simptomojn se oni ne plenumas la sopiregon.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chocoholic. Merriam-Webster. Alirita 14a de Aprilo 2013.
  2. (1993) “'Chocolate Addiction': A Preliminary Study of its Description and its Relationship to Problem Eating”, Appetite 21 (3), p. 233–46. doi:10.1006/appe.1993.1042. 
  3. Nehlig, Astrid. (2004) Coffee, tea, chocolate, and the brain. Boca Raton: CRC Press, p. 203–218. ISBN 9780429211928.
  4. (2019-03-12) “Increasing Chocolate's Sugar Content Enhances Its Psychoactive Effects and Intake”, Nutrients 11 (3), p. 596. doi:10.3390/nu11030596. 
  5. (2019) “Is there a relationship between chocolate consumption and symptoms of depression? A cross-sectional survey of 13,626 US adults”, Depress Anxiety 36 (10), p. 987–995. doi:10.1002/da.22950.  Arkivigite je 2020-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Rogers, Peter. (2003) “Food cravings and addictions – fact and fallacy”, Nutrition and Health - Current topics - 3. Antwerpen: Garant, p. 69–76. ISBN 978-90-441-1493-5.
  7. Bruinsma, Kristen; Taren, Douglas L. (1999). "Chocolate: Food or Drug?". Journal of the American Dietetic Association. 99 (10): 1249–56. doi:10.1016/S0002-8223(99)00307-7. PMID 10524390.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chocoholic en la angla Vikipedio.