Ŝaŭmaĵo

En kuirarto, ŝaŭmaĵo estas tipo de manĝaĵo, kutime dolĉa deserto, kvankam ekzistas specoj de nedolĉaj kaj nedesertaj ŝaŭmaĵoj (kun viando, fiŝaĵo, fromaĝo, legomoj ktp).

Ĉokolada ŝaŭmaĵo (france: mousse au chocolat) rilatas al franca kuirarto.

Oni preparas ŝaŭmaĵon el aroma bazo (fruktabera suko, pureo, vinbera vino, ĉokolado, kafo, kakao ktp), manĝaj substancoj helpantaj fari kaj fiksi la ŝaŭmecan staton de la ŝaŭmaĵo (ovoblankoj, gelateno, agaragaro) kaj manĝaj substancoj aldonantaj al la manĝaĵo dolĉan guston aŭ pliigantaj ĝin (sukero, saĥarino, mielo, melaso). Iufoje anstataŭ ovoblankon kaj gelatenon oni uzas, kiel anstataŭaĵon, semolon, kiu povas bone ŝveli kaj havas gluecan karakteron; tio permesas proksimume imiti la necesan staton de la manĝaĵo.

Tekniko de preparado de la ŝaŭmaĵoj historie ŝanĝiĝadis lige kun apliko de diversaj fiksiloj kaj metodoj por ŝaŭmigo.