Glukemio

Glukemioglukozemio estas la mezuro de koncentrado de libera glukozo en la sango, sero aŭ sanga plasmo. Dum fasto, la normalaj niveloj de glukozo oscilas inter 70 kaj 100 mg/dL. Kiam la glukemio estas malsupra al tiu sojlo oni parolas pri hipoglukemio; kiam oni estas inter la 120 kaj 175 mg/dL oni parolas pri glukozo modifita pro la fasto, kaj kiam ĝi superas la 126 mg/dL oni atingas la kondiĉon de hiperglukemio. Ĝi konstituas unu de la plej gravaj variabloj kiuj regulas en la interna medio (homeostato).

La termino estis proponita dekomence de la franca fiziologo Claude Bernard (1813-1878).

Multaj hormonoj estas rilataj al la metabolo de la glukozo, inter ili la insulino kaj la glukagono (ambaŭ sekreciitaj de la pankreato), la adrenalino (devena el la surrenaj glandoj), la glukokortikoidoj kaj la hormonoj steroidoj (sekreciitaj de la gonadoj kaj de la surrenaj glandoj).

La hiperglukemio estas la plej ofta indikilo de la diabeto, kiu okazas kiel rezulto de manko de insulino, se temas pri la diabeto de tipo I aŭ de rezisto al la insulino, se temas pri la diabeto de tipo II.

BibliografioRedakti

  • Henry JB (2001). Clinical diagnosis and Management by Laboratory Methods (20a eld.). Philadelphia: Saunders. ISBN 978-0721688640.
  • Levine R (1986). "Monosaccharides in health and disease". Annual Review of Nutrition. 6: 211–24. doi:10.1146/annurev.nu.06.070186.001235. PMID 3524617.
  • Röder PV, Wu B, Liu Y, Han W (March 2016). "Pancreatic regulation of glucose homeostasis". Experimental & Molecular Medicine. 48 (3, March): e219. doi:10.1038/emm.2016.6. PMC 4892884. PMID 26964835.