Benzodiazepinoj

kemia kombinaĵo

Benzodiazepinoj estas organikaj kemiaj kombinaĵoj el atomoj ligitaj en du "ringoj". La plimulto de tiuj ĉi molekuloj servas en la medicino kiel psikoaktivaj en la traktado de variaj malsanoj, inkluzive de anksaj perturboj, sendormecoagitado en la psiĥiatriaj pacientoj, konvulsiojspasmoj. Al ili oni interalie atribuas hypnotajn, amneziigantajn, kontraŭkonvulsiajn kaj muskolmalstreĉantajn efikojn, sed ili estas larĝe kaj precipe uzataj pro trankviligado.

Se konsideri ilian potencialon de misuzo kaj la dependecon kiun ili povas kaŭzi, la uzo de benzodiazepinoj estas kutime reguligita de registaroj kaj submetita al preskribo. En evoluintaj landoj kiel Francio, AŭstralioHispanio ekzistas trankviligiloj, inkluzive de benzodiazepinoj, ofte uzataj.[1]

R1 R2 R7 R2’ Nomo
CH3 O Cl H Diazepamo
H O NO2 H Nitrazepamo
CH3 H2 Cl H Medazepamo
H O NO2 Cl Klonazepamo
1H-Benzo-1,4-Diazepino
1H-Benzo-1,4-Diazepino
Klordiaepoksido
Klordiazepoksido

Utilo redakti

Benzodiazepinoj, interalie alprazolamo, estas uzataj en la kuracado de panika perturbo[2] kaj ĝenerala anksia perturbo. Fakuloj malkonsentas pri tio, ĉu ili utilas nur por mallongadaŭra kuracado de panika perturbo aŭ ankaŭ por longadaŭra. Por ĝenerala anksia perturbo ili plej ofte estas uzataj nur mallongadaŭre, dum por longadaŭra kuracado kontraŭdeprimiloj estas preferataj.[3]

Strukturo redakti

Benzodiazepinoj konsistas el aromata, sesmembra benzena ringo, kaj sep-membra, "ne-saturita" ringo, kiu enhavas du atomojn de azoto: la silaboj "benz", "di" (latine por "du") kaj "az" (por azoto) sekve aperas en la nomo de la substancogrupo. Kiel medikamento preskaŭ ekskluzive nur uzatas 1H-Benzo-1,4-diazepinoj, kiuj en la kvina pozicio havas plian sesmembran ringon kiel benzeno, piridinociklohekseno.

Historio redakti

La unua substanco el tiu grupo, kiu medicine aplikiĝis, estis Klordiazepoksido. Ĝi evoluis pere de la kemiisto Leo Sternbach por la kemia konzerno Hoffmann-La Roche kaj ekde la jaro 1960 vendiĝis sub la komerca nomo Librium®. La substanco Diazepamo (komerca nomo Valium®), produktita ekde la jaro 1963 fare de la sama konzerno, por la sekvaj jaroj iĝis la plej multe vendata medikamento tutmonde.

Referencoj redakti

  1. https://www.thefreelibrary.com/Prescription+of+benzodiazepines+for+adults+and+older+adults+from+a...-a0458603511 Prescription of benzodiazepines for adults and older adults from a mental health clinic, Apr 1, 2016, TheFreeLibrary.com, https://www.thefreelibrary.com.
  2. (2005) “Benzodiazepines in clinical practice: consideration of their long-term use and alternative agents”, The Journal of Clinical Psychiatry 66 (Suppl 2), p. 21–27. 
  3. (septembro 2007) “Benzodiazepines in generalized anxiety disorder: heterogeneity of outcomes based on a systematic review and meta-analysis of clinical trials”, Journal of Psychopharmacology 21 (7), p. 774–782. doi:10.1177/0269881107077355. 

Vidu ankaŭ redakti