Ĝenerala anksia perturbo

La ĝenerala anksia perturbo (ĜAP) estas anksia perturbo karakterizata per troa, neregebla kaj ofte neracia zorgado, tio estas, maltrankvila atendado pri eventoj aŭ agoj. Tiu trozorgo ofte interrompas ĉiutagan funkciadon, ĉar individuoj kun GAD tipe anticipas katastrofon, kaj tro maltrankviliĝas pri ĉiutagaj aferoj kiel problemoj pri sano, mono, morto, familiaj problemoj, amikecaj problemoj, interhomaj rilataj problemoj, aŭ laboraj malfacilaĵoj. Individuoj povas montri diversajn fizikajn simptomojn, inkludante lacosenton, movetiĝadon, kapdolorojn, sensentecon en manoj kaj piedoj, muskolan streĉiĝon, glutajn problemojn, stomakan maltrankvilon, vomadon, lakson, spirajn problemojn, koncentriĝajn problemojn, tremadon, malpaciencon, ŝvitadon, nepovon trankviliĝi, dormajn problemojn, varm-eksentojn, erupciojn, kaj malkapablon plene regi la anksion. Tiaj simptomoj devas esti koheraj kaj daŭri almenaŭ ses monatojn por formala diagnozo de ĜAP.

Vidu ankaŭ redakti