Alprazolamo

kemia kombinaĵo
Alprazolamo
Kemia formulo
C17H13ClN4
Alprazolamo
Diagrama kemia strukturo de alprazolamo
Aprazolamo
Bastona kemia strukturo de alprazolamo
Blankaj kristaloj de la cianurata acido
Piloloj de aprazolamo
Komerca(j) nomo(j)
  • Xanax
  • Xanor
  • Niravam
CAS-numero-kodo 28981-97-7
ChemSpider kodo 2034
PubChem-kodo 2118
Fizikaj proprecoj
Molmaso 308.77 g mol−1
Fandpunkto 228–229.5 °C [1]
Solvebleco Akvo:4 mg/L

Alprazolamo (komerce Xanax inter aliaj nomoj) estas rapida, potenca, mezdaŭra trankviligilo en la kemia grupo de triazolbenzodiazepinoj ene de la benzodiazepinoj.[2] Oni uzas ĝin plej ofte en la kuracado de anksiaj perturboj, specife de panika perturbo kaj ĝenerala anksia perturbo (ĜAP).[3] Oni uzas ĝin ankaŭ en kuracado de kemiterapia naŭzo, kune kun aliaj kuraciloj.[4] Malpliseveriĝo de ĜAP kutime okazas en malpli ol semajno.[5][6] Oni kutime enkorpigas alprazolamon buŝe.[4] Kiel aliaj benzodiazepinoj, ĝi agas per la ricevanto GABAA, kiu estas la ĉefa agmekanismo de ĝiaj dezirataj kaj kromaj efikoj al la centra nerva sistemo.[4]

Alprazolamon eltrovis Jackson Hester ĉe la firmao Upjohn [7]. Ĝi ricevis patenton en 1971 kaj aprobon por medicina uzo en Usono en 1981.[4][8] Alprazolamo estas havebla senpatente[3] kaj tre ofte preskribata (en Usono en 2020, ĝi estis la 37-a plej ofte preskribata kuracilo).[9][10] Ĝi ankaŭ estas ofte misuzata drogo.[11][12]

Referencoj

redakti
  1. EPA United States Environmental Protection Agency
  2. (2009) Drugs Across the Spectrum. Cengage Learning. ISBN 9781111782009.
  3. 3,0 3,1 Xanax- alprazolam tablet. Arkivita el la originalo je 17-a de januaro 2021. Alirita 19-a de februaro 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Alprazolam Monograph for Professionals (13-a de novembro 2017). Arkivita el la originalo je 7-a de decembro 2010. Alirita 25-a de oktobro 2018.
  5. (2004) “Clinical pharmacology, clinical efficacy, and behavioral toxicity of alprazolam: a review of the literature”, CNS Drug Reviews 10 (1), p. 45–76. doi:10.1111/j.1527-3458.2004.tb00003.x. 
  6. (2008) Comprehensive Review of Psychiatry. Philadelphia, PA: Wolters Kluwer/ Lippincott Williams & Wilkins Health. ISBN 978-0-7817-7176-4.
  7. Ainsworth, Susan J., "Hester Dies At 80 : Upjohn medicinal chemist designed major drugs", American Chemical Society, 9-a de decembro 2013
  8. (2006) Analogue-based Drug Discovery (angle). John Wiley & Sons. ISBN 9783527607495.
  9. The Top 300 of 2020. Alirita 7-a de oktobro 2022.
  10. Alprazolam - Drug Usage Statistics. Alirita 7-a de oktobro 2022.
  11. (2018) “A Review of Alprazolam Use, Misuse, and Withdrawal”, Journal of Addiction Medicine 12 (1), p. 4–10. doi:10.1097/ADM.0000000000000350. 
  12. (2009) Sedation: A Guide to Patient Management. Elsevier Health Sciences. ISBN 978-0323075961.