Trankviligilo

medikamento

Trankviligilo estas termino kiu​ referencas al drogo kiu estas desegnita por la traktado de la anksio, la timo, la ŝtreĉiĝo, la agitado kaj la mensaj misordoj,​ specife por redukti la statojn de anksio kaj ŝtreĉiĝo. Trankviligilo, kiel termino, estis uzita por la unua fojo fare de F. F. Yonkman (1953), el la konkludoj de esplorado pri kuracilo reserpino, kiuj montris, ke tiu farmacilo havis trankviligan efikon en ĉiuj bestoj al kiuj oni donis ĝin. La reserpino estas alkaloido el Rauwolfia de centra agado.​ La termino rekte referenras al stato de trankvileco kaj en homoj kaj en aliaj animaloj.​

La terminon oni konsideras populara aŭ komuna, kio ĝenerale oni ne uzas en la kampo de la medicino. Specife, oni uzas ĝin reference al kuraciloj kontraŭpsikotaj aŭ neŭroleptaj. La terminon oni uzas ĝenerale kiel sinonimo de sedativo. Kiam oni uzas ĝin la sanprofesiuloj, ĝenerale oni kvalifikas aŭ oni anstataŭas ĝin per pli precizaj terminoj: kontraŭanksiigiloneŭrolepto.

Krome oni povus konsideri, ke ankaŭ la humor-stabiligiloj apartenas al la klaso de la trankviligiloj.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tranquilizante en la hispana Vikipedio.