Kolesterolo

kemia kombinaĵo

Kolesteroloĥolesterolo estas grasosimila substanco, lipido, steroido de la familio de la steroloj. Kolesterolo estas uzata kiel konstrumaterialo en la korpoĉeloj de animaloj. Ĝi estas produktata precipe en la hepato. La formulo estas C27H46O. Ĝia ĥemia nomo estas 10,13-dimetila-17-(6-metilheptan-2-ila)-2,3,4,7,8,9,11,12,14,15,16,17-dodecahidro-1H-ciklopentafenantren-3-olo.

Strukturo de ĥolesterolo
Strukturo de ĥolesterolo

La nomo devenas de la grekaj chole (hepato au galo) kaj stereos (malmola), ĉar oni malkovris ĝin en galŝtonoj jam dum la 18-a jarcento.

La risko de kardiovaskula malsano estas plialtigita per alta plasma kvanto (hiperkolesterolemio). La esploro de ĉi tiu molekulo estis rekompencita per pli da Nobel-premioj ol iu ajn alia molekulo.

Funkcio redakti

Kolesterolo estas vivonecesa lipido, kio nur okazas en la animala regno. Ĝi estas ĉefa ero de la plasmomembrano, kie ĝi subtenas la stabilecon, kaj kune kun aliaj proteinoj de la ĉelmembrano partoprenas en la im- kaj eksporto de signosubstancoj. La kvanto de kolesterolo en la homa korpo averaĝas 140 gramojn. Ĝi ne estas solvebla en akvo, pro tio pli ol 95 elcentoj de la kolesterolo rezidas enĉele. En la sango ĝi transportiĝas ligite al lipidproteinoj.

Cetere, kolesterolo estas antaŭŝtupo de galaj acidoj kaj steroidhormonoj kiel ekzemple aldosterono, kortisono, testosterono, estradiolo kaj D-vitamino (kalciferolo).

Novaj sciencaj enketoj plue montras ke la korpo uzas kolesterolon por biosintezo de korefikaj glikosidoj. Kion signifon tiaj glikosidoj endogene sintezitaj havas, estas vaste ne konata.

La kolesterolmolekulo estas tre aĝa laŭ la evoluhistorio. Sed la biosintezo de la molekulo funkcias nur ekde kiam la oksigeno troviĝas en la atmosfero. Tial en bakterioj kaj en membranoj de mitokondrioj troviĝas preskaŭ neniom da kolesterolo, sed aliaj struktursimilaj steroloj.

Tipoj redakti

Estas du tipoj da kolesterolo- la maldensa kaj la densa. La maldensa (angle: low density lipoprotein LDL) estas malbona kolesterolo kaj la densa (angle : high density lipoprotein HDL) estas bona. La diferenco inter ili estas la proporcio de graso kaj proteino- LDL (malbona) havas pli grason. Kutime virinoj havas pli bonan proporcion ol viroj. Malbona kolesterolo helpas dum la transportado de kolesterolo tra la sango al la ĉeloj sed bedaŭrinde povas alliĝi al la muroj de la arterioj kaj mallarĝigi kaj eĉ bloki ilin.Bona kolesterolo povas forpreni la troaĵon de malbona kolesterolo el la sango kaj resendi ĝin al la hepato, kie ĝi paneiĝis. Bona kolesterolo estas proksimume triono el la kolesterolo. La mallarĝiĝo de la arterioj pro kolesterolo-tavoloj kaŭzas diversajn problemojn. Ĉar la sango ne povas flui facile tra mallarĝaj tuboj la koro ne ricevas sufiĉe da sango kaj do mankas al ĝi oksigeno. Tio kaŭzas severan doloron nomita angino kaj ankaŭ peco de la kolesterolo-tavolo povas escapi kaj faras embolion, kiu povas ŝtopi arterion kaj kaŭzas aŭ koratakon aŭ apopleksion. Evidente oni devas kontroli la kvanton de malbona kolesterolo en la sango. La kuracisto prenas maigrandan kvanton da sango kaj mezuras la kolesterolan ciferon. Havinda estas kolesterola cifero de malpli ol 5 (miligrammolekuloj en litro), 5-6,4 estas modera, 6,5- 7,8 estas alta kaj pli ol 7,8 estas tre alta. Kiel oni povas malgrandigi la kolesterolan ciferon?

(1). Dieto. Oni bezonas dieton kiu havas malgrandajn kvantojn da graso kaj sukero. Bona ideo estas manĝi ofte legomojn kaj fruktojn. Tamen estas tri tipoj da grasoj:

Saturitaj grasoj (ekz. en butero, fromaĝo, kremo, bestograsoj, oleo el kokosoj). La korpo ŝanĝas ilin en kolesterolon kaj do oni devas eviti ilin.

Poli-malsaturitaj grasoj (ekz. margarino, oleoj de sunfloroj, arakidoj ktp) Ĝi malgrandigas la nivelon de malbona kolesterolo sed povas ankaŭ malgrandigi la bonan.

Mono-malsaturitaj grasoj (ekz. olivoleo, avokadoj) Ili malgrandigas la malbonan sed ne la bonan kolesterolon.

(2). Pezeco. Se oni perdas pezecon per bona dieto aŭ ekzercado la kolesterola cifero malpligrandiĝos.

(3). Alkoholo. Ruĝa vino povas pligrandigi la bonan kolesterolon. Kompreneble tro da alkoholo kaŭzas aliajn problemojn.

(4). Drogo. Novaj drogoj, nomita Statinoj, povas malpligrandigi la malbonan kolesterolon.

(5). Fumado. Tiu aĉa agado pligrandigas malbonan kolesterolon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti