Irana kuirarto

la nacia kuirarto de Irano

Irana kuirarto estas la etna kuirarto de Irano. Ĝi havas komunajn trajtojn kun unuflanke la mediteranea kuirarto pro ekzemple abunda uzo de tomatoj, melongenoj, koriandro, aromaj herboj, kaj la tjurkaj kuirartoj (ekzemple en centra Azio) kun abunda uzo de ŝafviando, kazeo, krudaj legomoj.

Ekzemplo de Irana plado redakti

DOLMEH-JEH GOĜEH FARANGI (ĉefaj pladoj)

  • Materialoj (po 4 personoj)
    • 4 larĝaj tomatoj
    • 250g da hakita ŝafidaĵo aŭ bovaĵo
    • 100g da longgrajna rizo
    • 2 mezgrandaj cepoj fajne hakitaj
    • oleo
    • 3-4 te-kulerplenoj da tomatkaĉo
    • 2-3 te-kulerplenoj da citronsuko
    • 2-3 te-kulerplenoj da sukero
    • salo
    • pipro
    • 1/3 de taspleno da petroselo fajne hakita
    • 1/3 de taspleno da mento fajne hakita
    • 1/2 de taspleno da ŝenoprazo fajne hakita
    • 1/3 de taspleno da ajlo fajne hakita
    • 1/3 de taspleno da drakunkolo fajne hakita
  • Preparado :

Fritu mezvarme la cepojn en oleo, ĝis ili blondiĝos, aldonu la viandon, kaj plu fritu, ĝis ties koloro ŝanĝiĝos. Aldonu ½ tason da akvo, salon, pipron kaj tomatkaĉon. Miksu kaj plu kuiri ĝis la akvo forbolos. Fritu la legomojn en oleo. Kuiru la rizon en sala akvo. Elgutigu kaj lasu malvarmiĝi. Fortranĉu la verton de la tomatoj, malplenigu ilin. Saligu ilian internon. Miksu la viandon, la legomojn kaj rizon ; per tiu miksaĵo plenigu la tomatojn kaj remetu la ĉapojn de la tomatoj. Metu 2-3 kulerojn da oleo en ujon bakujotaŭgan kaj enloku la tomatojn (ne stakante ilin), ne aldonu akvon, kaj kuiri en bakujo je malgranda temperaturo 15-20 minutojn.

Ekzemplo de kuko redakti

NAN-GERDUI (desertoj)

  • Materialoj (po 4 personoj)
    • 6 flavaĵoj de ovoj
    • 1 te-kulerpleno da vanilo
    • 6 te-kulerplenoj da sukero
    • 300 g da pistitaj juglandoj
  • Preparado :

Miksu la ovoflavaĵojn, sukeron kaj vanilon, kaj solide kirlu, ĝis la miksaĵo iĝos tute densa kaj blanka. Aldonu la pistitajn juglandojn, kaj zorge miksu. Prenu malgrandajn pecojn de la pasto per te-kulero, kaj igu ilin globaj. Metu sur bakpapero en bakujon, kaj baku je 160 °C 20 minutojn.

Bildaro redakti