Purpura orkido

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
purpura orkido
Orchis purpurea plant.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Orkidacoj Orchidaceae
Subfamilio: Orkidoideoj Orchidoideae
Genro: orkido Orchis
Specio: O. purpurea
' Orchis purpurea '
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La purpura orkido (Orchis purpurea) estas unu el la plej grandaj mezeŭropaj orkidoj. Ĝi apartenas al la genro orkido (Orchis) kaj al la familio de la Orkidacoj.

PlantopriskriboRedakti

Habito kaj foliojRedakti

La multjara herba planto atingas alton de 25 ĝis 80 cm, kelkfoje eĉ pli. La tri ĝis ses folioj, kiuj preskaŭ komplete kuŝas sur la grundo, estas ĝis 20 cm longaj.

 
purpura orkido
(Orchis purpurea)
floraro

Floraro kaj florojRedakti

La densa floraro konsistas el multaj floroj. Sepaloj kaj petaloj estas kunmetitaj kaskoforme kaj havas brunece purpuran koloron. La la lipo estas triloba diverse en koloro kaj formo, 10 ĝis 20 mm. La planto floras en meza Eŭropo jam fine de aprilo.

La kromosomnombro estas 2n = 40 aŭ 42.[1]

DisvastigoRedakti

KreskejoRedakti

La purpura orkido bezonas kalkon, sed minimume bazoriĉan humusriĉan malfirman loman grundon en varma klimato.

Ĝi kreskas en maldensaj arbaroj kaj arbustejoj, kiuj estas sekaj en la somero, dum vintro la grundo estu humida. Ĝi kreskas en ĝiaj kreskejoj (ekzemple en meza kaj okcidentmezaj varmaj zonoj kaj en la Svisa Ĵuraso) en maldensaj grupoj. En montaro ĝi kreskas preskaŭ en altoj pli ol 1000 m.

DisvastigoRedakti

Eŭropo (krom en malvarmaj regionoj kiel Skandinavio), Nordafriko, Malgrandazio kaj Kaŭkazio.

HibridojRedakti

 
Orchis × hybrida

Hibridiĝado okazas antaŭ ĉiu kun

  • Orchis militaris (Orchis militaris) = Orchis × HYBRIDA (LINDL.) BOENN. EX RCHB. 1830

Iuj plantoj estas ofte signife pli grandaj kaj fortaj ol la gepatroj

  • simia orkido (Orchis simia) = Orchis × angusticruris FRANCH. 1876

kaj

La endanĝeriĝoRedakti

La purpura orkido estas endanĝerigita.

Pliaj bildojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas, Franckh-Kosmos-Verlag, 2. überarbeitete Auflage 1994, 2000, Band 5, ISBN 3- 440-08048-X

ReferencojRedakti

  1. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 281.

Eksteraj ligilojRedakti

Verbreitungskarten