La tofeto (aŭ tofet) estis fenica-kartaga subĉiela sanktejo, establiĝinta per konsekrita areo kie oni formetis kaj rite entombigis la elbruligitajn restaĵojn de la homaj oferoj kaj precipe per la infanaj entombigoj.

La tofeto de Kartago.

Mallarĝa zono de tiu areo estis kutime okupita per la instalaĵoj por la kulto (kapeletoj kaj altaroj). Multaj cindraj urnoj estis akompanataj de steleoj kun skribaĵoj. Tiujn sanktejojn kutime oni instaligis en urbaj periferioj, prefere apud nekropoloj.

Tofetoj estis retrovitaj en Kartago, en Malto, en Italio (Sant'Antioco, sur la Monte Sirai, en Carbonia, en Nora de Sardio).

Ofero de infanoj redakti

Estas citita en la Biblio, en la Dua libro de Reĝoj (23,10) kaj en Jeremia (7,31), loko en kiu la infanoj estis «pasigitaj tra la fajro» honore de la dio Moloko aŭ Melqart. Pri homaj oferoj aludas ankaŭ iuj klasikaj fontoj kaj praktiko ŝajnis konfermita de retrovo, en tiuj areoj, pri multegaj terakotaj urnoj entenantaj restaĵojn de infanoj kaj ĵusnaskitoj, foje miksitajn kun ostoj de malgrandaj bestoj. La akompanaj inskribaĵoj ŝajnis referenci al rito nomita molk, rilata al la kulto de Tanit kaj de Baalo.

Ĵuse tamen iuj esploristoj emas konsideri ke temis prefere pri apartaj, foje apudaj, porentombigaj areoj (ofte, fakte, ili troviĝas proksime de nekropoloj), destinitaj al la porinfanaj tomboj. Ankaŭ en aliaj kulturoj la tomboj de infanoj emas esti disigitaj el tiuj de plenkreskuloj. Krome Tanit kaj Baalo ŝajnas havinti karakterizojn de indulgaj diaĵoj. Kaj ankaŭ la analizoj pri la ostaj restaĵoj ŝajnas konfirmi tian interpreton.

La bibliaj citaĵoj, do, pri «trairo en la fajro» povus referenci al sensanga inica rito por adoleskkantoj anstataŭ al homaj oferoj, dum la klasikaj fontoj, ofte duarangaj, povus esti influitaj de la romia propagando kontraŭ la malamika Kartago.

Tamen la abunde dokumentita ĉeesto, ankaŭ en fontoj de la Malnova Testamento, pri la dio Moloko igas tiun interpretan studfluon decide malmulte fidinda.

Bibliaj citaĵoj redakti

(Jeremia 7,30-33) Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj. 32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko. 33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

(Jesaja, 30, 33) Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.

(Jeremia 19, 12-13) Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. 13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.

(Ezekielo 20,25-26 kaj 2Reĝoj 23,10) Ankaŭ Herodoto, fakte, pritraktinte pri la decida batalo de sicilia popolo kontraŭ la invadanta Kartago, asertas ke tiu ĉi estis venkita kaj devis pagi militkompensojn kaj devis rezigni la kutimon de la homaj oferoj kaj precipe de unuenaskitaj fluoj en la Tofetoj.

Fantazia rekonstruo pri la ofero de infanoj en Tofeto, troviĝas en la romano Salammbô de Gustave Flaubert, lokita en Kartago.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti