Ĥmun

vilaĝo en Egiptio

Ĥmun (aŭ Ĥemenu) estis urbo de antikva Egiptio, historie aparte signifa en la Tria Meza Periodo de Egiptio. Ĝi greke nomiĝis Ἑρμοῦ πόλις μεγάλη[1], Hermópolis Megale, latinigite Hermopolis Magna, aŭ pli koncize simple Ερμούπολις, Hermópolis[2] respektive Hermúpolis [3]. La urbo situis proksime de la moderna egiptia urbo El Aŝmunejn (el la kopta nomo Ϣⲙⲟⲩⲛⲉⲓⲛ Ŝmunejn) en la provinco Minja. La antikva urbo estis la ĉefa kultejo de la dio Toto, la Trifoje-Granda. 27° 46′ 53″ N 30° 48′ 14″ O / 27.78139 °N, 30.80389 °O / 27.78139; 30.80389 (mapo)

Ĥmun

Supermara alteco44 m [+]
Koordinatoj27° 46′ 28″ N, 30° 48′ 4″ O (mapo)27.77443888888930.801111111111Koordinatoj: 27° 46′ 28″ N, 30° 48′ 4″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Ĥmun (Egiptio)
Ĥmun (Egiptio)
DEC

Map
Ĥmun
Vikimedia Komunejo:  Hermopolis Magna [+]
vdr
nigra sedimentŝtona obelisko de la faraono Nektanebo la 2-a. Laŭ la vertikala surskribaĵoj ĉi-tiu obelisko staris ĉe la pordo de la sanktejo de Toto, la Trifoje-Granda, Sinjoro de Hermopolis. Nuntempe ĝi videblas en la Brita Muzeo de Londono.
  1. laŭ Ptolemeo, citita de Stefano de Bizanco (greke Στέφανος Βυζάντιος, latinigite Stephanus Byzantinus, IV 5. § 60)
  2. Ammianus Marcellinus, II 16
  3. en la verkaĵo Itinerarium provinciarum Antonini Augusti, paĝoj 154 kaj sekvaj, registro de vojoj en la Romia Imperio, kreita en la regotempo de imperiestro Karakalo)