Karakalo

imperiestro de Romio de la 3-a jarcento
Por la kata besto, vidu: Karakalo (besto)

Karakalo (naskiĝis la 4-an de aprilo 188, mortis la 8-an de aprilo 217) estis imperiestro de Romio en la jaroj 211217.

Karakalo
Persona informo
Lucius Septimius Bassianus
Marcus Aurelius Antoninus Augustus
Caracalla
Caracallus
Naskonomo Lucius Septimius Bassianus
Naskiĝo 4-an de aprilo 188 (0188-04-04)
en Lugdunum, Gallia Lugdunensis
Morto 8-an de aprilo 217 (0217-04-08) (29-jaraĝa)
en Haran,  Romia Imperio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Tombo Kastelo de Sankta Anĝelo vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Severan dynasty vd
Patro Septimo Severo vd
Patrino Julia Domna vd
Gefratoj Publius Septimius Geta • Septimia Major • Septimia Minor vd
Edz(in)o Fulvia Plautilla vd
Amkunulo Julia Soaemias • Julia Avita Mamaea vd
Infanoj Aurelia Antonina • ElagabaloAleksandro Severo vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia nomo estis Marcus Aurelius Antoninus, sed li prenis kromnomon Karakalo (Caracalla), kiu rilatas al la kapuĉaj tunikoj, per kiuj sin vestis liaj samlandanoj.

Vivo redakti

La plej aĝa filo de la imperiestro Septimo Severo deklaritis fare de la patro en 196 Cezaro kaj en 198 Aŭgusto. Post la morto patra li ekregis en 217 kune kun la frato Publius Septimius Geta. Lin li baldaŭ murdigis en la brakoj de la patrino Julia Domna ĉar li ne volis de iu bremsiĝi en decidado. Samtempe multaj el ties ŝatantaro (laŭdire ĝis 20 miloj), inter kiuj troviĝis kaj la elstara juristo Aemilius Papinianus, devis morti laŭ ordono karakala. Pro financaj kialoj ĉefe, li en 212 solene al ĉiuj liberaj imperianoj cedis la romian ŝtatanecon per Constitutio Antoniana; sekve ĉiuj devis pagi impostojn.

Estante militavida same kiel la patro li bazis tutan potencon sian je la armeo pliriĉigante kaj privilegiulante la soldataron. En 213 li ekmilitis en multaj provincoj post kiam li estis tradoninta la regadopovon al la patrino; ĉe la Rejno, post la venko de la Alemanoj, li refunkciigis la Neckar-landlimlinion; li militis ĉe Danubo (ekz. kontraŭ la Ĥatoj) antaŭ ol iri en 214 eosten por imiti en ridinda maniero la geniecon de Aleksandro la Granda. Sed kiam en printempo 217 li planis denove kampanji kontraŭ la Partoj li mortigitis laŭ instigo de la ĉefo de la pretoria gvardio, Makrino.

Inter la konstruaĵoj realigitaj en Romo plej gravas memkompreneble la Banejoj de Karakalo apud la Capena-pordego; ili nombriĝas inter la plej gravaj ruinoj antikvaj. Belega ankaŭ la Severo-arko de sur la Roma Forumo estas. Inter la konserviĝintaj bildoj de li plej bonas eble busto en Napolo.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 754 (tie ĉi interrete)

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Romiaj imperiestrojPoste:
Septimo Severo (193 - 211)211217Makrino (217 - 218)