Toto
egipta dio
Toto, alinome Tehuti (en la egipta lingvo ḏḥwtj (Pron: Ĝeĥuti) ) estas inter la plej gravaj dioj de antikva Egiptio, Ĝi estis kultita precipe en Ĥmun. En tiu grandurbo, li gvidis la panteonon de Ogdoado de ok ĉefdiaĵoj. Ĝi estis la dio de skribo, (kaj tial en la mitologia pesado de la animoj ĝi notis la rezultojn), tial ĝia pastraro faris el ĝi universalan dion, kiu kreis la mondon per siaj vortopovo kaj scienco. Toto iĝis tre rilata al la arbitracio de diaj disputoj, la artoj de magio, la sistemo de skribo, la evoluo de scienco, kaj la juĝo de la morto[1]. Liaj simbolaj bestoj estis ibiso kaj paviano[2].
Toto | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Karakterizaĵoj | |||||||
Sekso | vira | ||||||
En hieroglifoj |
| ||||||
Transskribo | Dhwty | ||||||
Greka nomo | Θώθ | ||||||
En aliaj religioj | Hermeso | ||||||
Kulto | |||||||
Centro de kulto | Ĥmun | ||||||
Familio | |||||||
Edzo/Edzino | Maat | ||||||
simbolo | ibiso, paviano | ||||||
En alia projekto | |||||||
Kategorio en Vikimedia Komunejo | Thoth | ||||||