Kasio Diono
Lucio (aŭ Klaŭdio) Kasio Diono eble kun kromnomo (cognomen) Koksejano;[1][2] (greke Δίων Κάσσιος Κοκκηϊανός Dion Kassios Kokkeianos, latine Lucius (aŭ Claudius) Cassius Dio (Cocceianus), ĉ. 155 – 235 de nia erao),[3][4] konata simple kiel Kasio Diono, Diono Kasio, aŭ Diono, estis Roma konsulo kaj fama historiisto kiu verkis en la antikva greka. Diono publikigis historion de Romo en 80 volumoj, komence per la legenda alveno de Eneo en Italio; la volumoj poste dokumentis la sekvan fondon de Romo (753 aK), la formadon de la Respubliko (509 aK), kaj la kreadon de la Imperio (31 aK), ĝis la jaro 229 de nia erao. La tuta periodo kovrita de la verko de Diono estas proksimume 1 400 jaroj. El la 80 libroj, verkitaj dum ĉirkaŭ 22 jaroj, multaj survivas en la moderna epoko, ĉu sentuŝe, aŭ kiel fragmentoj, havigante al modernaj studentoj detalajn konojn de la Romia historio.
Kasio Diono | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lucius Claudius Cassius Dio Cocceianus |
Naskiĝo | 30-an de novembro 149 en Nicaea, Bithynia et Pontus, Roma regno |
Morto | 30-an de novembro 249 (100-jara) en Nicaea |
Lingvoj | antikva greka lingvo • latina lingvo |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | Cassius Apronianus |
Okupo | |
Okupo | historiisto • verkisto • politikisto • militisto |
Verkoj | Roman History |
NotojRedakti
- ↑ Diona nomo: L'Année épigraphique 1971, 430 = Κλ΄ Κάσσιος Δίων. Roman Military Diplomas, Roxan, 133 = L. Cassius Dio.
- ↑ Alain Gowing, kiu eldonis verkon de Kasio Diono, asertas, ke pruvaro por Cocceianus estas nesufiĉa, kaj la atribuo estas bizanca konfuzo kun Diono Krisostomo, kiun Plinio nomigas Cocceianus; li havigas la antaŭe neatestita antaŭnomon Claudius.
- ↑ Prof. Cary's Introduction at Lacus Curtius
- ↑ Laŭ kelkaj studoj kiaj Millar (Millar, F., A study of Cassius Dio, Oksfordo 1966, p. 13), li naskiĝis poste, en 163/164.
FontojRedakti
- Alain Gowing, "Dio's Name". Classical Philology,Vol. 85, No. 1 (Jan., 1990), pp. 49–54. JSTOR link.
- Millar, Fergus. (1964) Study of Cassius Dio. Oxford University Press, p. 250. ISBN 0-19-814336-2.
- Peck, Harry Thurston. (1897) Harper's Dictionary of Classical Literature and Antiquities. Harper & Brothers, p. 1687. ASIN B000K28KCI.
Eksteraj ligilojRedakti
- Cassius Dio, Roman History (angla traduko ĉe LacusCurtius)
- Greka teksto kaj Franca Traduko
- Dio Cassius: the Manuscripts of "The Roman History"
- Dionis Romanarum historiarum (Roma Historio), Greka teksto eldonita de Robert Estienne, 1548. [1] ĉe Corning Museum of Glass.