Malfermi la ĉefan menuon
Ninurta aŭ Ningirsu.

Ninurta (Nin Ur: Sinjoro de la Tero) estis en la sumera kaj akada mitologioj la dio de Lagaŝ, identigita kun Ningirsu, kiu estas tute indenta al ĝi. En antikvaj transliteraĵoj ĝi estis indikata per NinibNinip, kaj en la unuaj priskriboj estis difinita kiel suna diaĵo.
En Nippur, Ninurta estis adorata kiel parto de dia triado enhavanta ĝian patron Enlil, kaj ĝian patrinon Ninharsag.

Ninurta ofte estas prezentata kun arko kaj sago, dutranĉa spado aŭ klabo, kaj povas similiĝi al alohava leono taksata arketipo de la sinsekva Lamassu (alohava monstro). Alilegende Ninurta batalas monstron birdoforman kaj mortigas diversajn hororajn bestojn

La edzino de Ninurta estis “Ugallu” en Nippur kaj, alitempe kaj aliloke, Bau kiam ĝi estis nomata “Ningirsu”.

KultojRedakti

La kulto al Ninurta povas esti reirigita al la plej antikva periodo de la sumera historio. En la skribaĵoj elfositaj en Lagaŝ ĝi aperas kun la nomo de Ningirsu, "la sinjoro de Girsu", urbo kie ĝi estis proklamita patrono.
Ninurta foje prislribiĝas per du samtempa kvalitoj en la epitetoj kaj himnoj al ĝi dediĉitaj. Unuflanke ĝi anunciĝas kiel dio kampa kaj saniganta, kiu liberigas la humanojn el malsanoj kaj el la dominado de la demonoj: aliflanke ĝi estas imagita kiel la dio de la Suda Vento estante ĝi la filo de Enlil kaj do anstataŭganto de la patrino. La frato de Enlil, Enki estas priskribita kiel mentoro de Ninurta, el kiu tiu lasta ricevis multajn potencojn inter kiuj la regadon en la tutmonda diluvo.

Ĉe la fino de la novbabilona periodo kaj komence de la persa dominado, la sinkretismo ŝajnas esti kunfandinta la karakterizojn de Ninurta kun tiuj de Nergal. La du dioj, fakte, estis ofte kune alvokataj kaj priskribitaj kiel unusola diaĵo.
En la astra-teologia sistemo Ninurta estis asociita al planedo Saturno; kaj en siaj kampaj karakterizoj, ĝi havas similecon kun la greka dio Krono (la latina Saturno).

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • (en) J. Black et A. Green, Gods, Demons and Symbols of Ancient Mesopotamia, Londres,‎ 1998
  • P. Villard, « Ninurta », dans F. Joannès (dir.), Dictionnaire de la civilisation mésopotamienne, Paris,‎ 2001, p. 577-578

Eksteraj ligilojRedakti

[1]