Lamassu (kojnoforma: 𒀭𒆗; sumere: dlammař; akade: lamassu) en mezopotamiaj mitologioj (en sumera mitologio, akada mitologio, asiria mitologio kaj babilona mitologio) estas protekta diaĵo. Ĝi havas la korpon de virbovoleono, agloflugilojn kaj homan kapon, en kelkaj kazoj kun oreloj kaj kornoj de taŭro. Foje la nomo " Ŝadu " aŭ " Eled " estas uzata por priskribi la masklon lamassu, kaj " Epsso " por priskribi la inon [1][2][3].

Lamassu
Informoj
Eble sama shedu
vdr
Reliefo de Lamassu, trovita en elfosaĵo en Dur-Ŝarukin.
Ĉe la Pordego de Ĉiuj Nacioj‎‎ ĉe la palaco en Persepolo.
Flago de la Venecia respubliko
Ŝedu im Pergamo-muzeo

Priskribo redakti

Statuegoj de lamassu-oj estis metitaj ĉe la enirejo al palacoj kaj temploj por protekti ilin, ekzemple ĉe la enirejpordegoj al la palaco de Sargon la 2-a en Dur-Ŝarukin. En privatdomoj figuroj de lamassu estis gravuritaj sur argilaj tabuletoj, kiuj estis entombigitaj sub la pordokadro. Ĉe la pordegoj de la urboj, la skulptaĵoj de lamassu-oj atingis grandegajn dimensiojn.

Restaĵoj de tiuj skulptaĵoj, plejparte de la asira periodo, estas nuntempe elmontritaj en la Brita Muzeo en Londono, la Luvro Muzeo en Parizo, la Nacia Muzeo de Irako en Bagdado, la Pergamo-muzeo en Berlino kaj la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko.

La unua mencio de mitologia estaĵo kiu estas flugilhava besto kun homa kapo devenas de Ebla de ĉirkaŭ 3,000 a.K., tamen la motivo de la lamassu (korpo de bovo aŭ leono kun homa kapo) aperas en Asirio dum la regado de Tiglatpilezero la 3-a.

En pli postaj periodoj, la ĉeftemo aperas sur la flago de la Venecia respubliko kaj poste kiel la simbolo de Sankta Marko (la patronsanktulo de la grandurbo de Venecio ).

Influo en judismo, kristanismo redakti

Antikvaj judoj estis influitaj per asiria ikonografio. La profeto Ezekielo parolis pri mirinda estaĵo kunmetita de elementoj el homo, leono, aglo kaj virbovo.

Antaŭe, la vizaĝoj similis homajn vizaĝojn. Dekstre, ĉiuj kvar havis vizaĝon de leono, maldekstre vizaĝon de bovo, kaj malantaŭ ili havis vizaĝon de aglo. (Ezekielo 1:10).

En la Apokalipso de Johano ĝi diras ie:

La unua estaĵo similis al leono, la dua similis al bovo, la tria havis vizaĝon de homo, kaj la kvara similis al fluganta aglo. (Apokalipso 4,7)

Poste, en la frua kristana epoko, la kvar evangelioj estis ligitaj al ĉiu el tiuj kvar komponaĵoj, io kiu restis en eklezia arto; ĉi tio estas nomita la tetramorfo.

 
Homkapa-flugilhavaj virbovoj de la palaco de Sargon la 2-a en Dur-Ŝarukin, moderna Khorsabad (Luvro)
 
La lamassu-oj ĉe la Pordego de Ĉiuj Nacioj en Persepolo

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Kriwaczek, Paul. Babylon: Mesopotamia and the Birth of Civilization, p. 37.
  2. Kaskal : Rivista di storia, ambiente e culture del vicino oriente antico. Volume 6, 2009 - LoGisma editore. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2015-05-06.
  3. Leick, Gwendolyn. (2002) A Dictionary of Ancient Near Eastern Mythology (angle). Routledge, p. 109–110. ISBN 978-1-134-64102-4.

Fontoj redakti

  • Frankfort, Henri, The Art and Architecture of the Ancient Orient, Pelican History of Art, 4th ed 1970, Penguin (now Yale History of Art), (ISBN 0140561072)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti