Kerubo

speco de anĝelo en Judismo kaj Kristanismo

Keruboj estas anĝeloj de la dua ĥoro, post la serafoj. Foje oni atribuas al ili homan sekson, do diferencas inter kerubo kaj kerubino (aŭ, ekemple en la franca, inter chérubin kaj chérubine). Estis kerubo, kiu gardostaris 'per flama glavo' ĉe Edeno post kiam Adamo kaj Evo estis forpelitaj.

Kerubo
Informoj
Originala nomo כְּרוּב‎‎
vdr
Kerubo laŭ mezepoka Biblio de 1156

Laŭ Francisko Azorín kerubo estas Anĝelo de la unua ĉiela ĥoro, ikonografie reprezentita ofte per flugilhava kapo de infano.[1] Li indikas etimologion el la asira "kurubu" (granda, pova), el la hebrea kerub (kerubo) kaj de tie la latina herubi.[2]

Laŭ jud-kristana tradicio, Satano mem estis keruba anĝelo antaŭ ol li estis elĵetita el la ĉielo.

Opinioj pri keruboj redakti

Nuntempaj protestantaj kleruloj opinias ke keruboj nur estis simboloj por abstraktaj ideoj, sed la rom-katolika eklezio asertas ke keruboj estas vere ekzistantaj estaĵoj. De 200 jaroj antaŭ Kristo judoj opinias ke keruboj estas veraj anĝeloj. Tion montras tekstoj pri anĝeloj en la libro de Ĥanoĥ kaj en la apokrifaj libroj de Ezra.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.