Enlil estas la dio de la vetero en la mezopotamia mitologio, kaj kune kun la dioj Anu kaj Enki[1] li konstituas kosman triopon. Konsiderite inter la diaj kreintoj de la mondo[2], laŭ iuj tradicioj li estas imagita la gardanto de la Tabuletoj de la Destinoj. Al li oni sanktigis la nombron 50, la ciferon plej altan de la kalkula sistemo de sumeroj.

Enlil
EnlilandNinlil.jpg
Informoj
Eble sama Marduko
Sekso vira
Patro Anu
Gefratoj Enki
Edzo/Edzino Ninhursag • Ninlil • Ereŝkigal • Damgalnuna
Infanoj NinurtaSin • Hadad • Pabilsaĝ • Nergalo • Nusku • Namtar
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭtradicie lia edzino estis Ninlil kaj iliaj filoj Ninurta, Ishkur kaj Sin.[3] Lia plej granda porkulta loko estis la urbo Ekur, nome la templo de la Monto en la sumera urbo Nippur. Iuj tradicioj volas ke li pro eraro allasis Inanon al ladio Enki, sian paredron.

BibliografioRedakti

  • Luigi Cagni, «La religione della Mesopotamia», in Storia delle religioni. Le religioni antiche, Laterza, Roma-Bari 1997, ISBN 978-88-420-5205-0
  • (en) J. Black kaj A. Green, Gods, Demons and Symbols of Ancient Mesopotamia, Londono,‎ 1998
  • F. Joannès, « Enlil », en F. Joannès (dir.), Dictionnaire de la civilisation mésopotamienne, Parizo,‎ 2001, p. 283-285.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. [1] Sumera lekskono.
  2. Se kompari tian mitologion kun la samsencaj tekstoj de la Biblio, oni trovas rimarkindajn malsamecojn ĉar la Biblio parolas pri Dio kiu estigas la kreitaron el nenio, dum la mezopopotamaj dioj startas el io jam ekzistanta: ili agas prefere kiel modlantoj kaj progresigantoj.
  3. Dum la samtempa Biblio insistas en monoteismo la dioj de la mezopotamiaj religioj multiĝas ĉiam pli.

Eksteraj ligilojRedakti

[2]