Sulis, aŭ Sul estas, en la kelta mitologio de malnova Britio, diino kultata ĉe la varmakva fonto de Bath en Somerset, kiun la romianoj nomis Aquae Sulis (Akvoj de Sulis).

Kapo de Sulis-Minerva trovita en 1729 en Bath

Ŝi estas konata de la romianoj sub la nomo de Sulis-Minerva kaj rigardita ne nur kiel protekta kaj resanigita diino, sed ankaŭ kiel venĝa diino, al kiu oni petis malbeni malbonfarantojn aŭ stelistojn; kaj estigi ĉe ili malsanojn (eĉ mortigajn) se ili ne redonu la ŝtelitaĵon aŭ kompensu la viktimon.

Tiuj petoj estis skribitaj, sur platetoj, per kaŝa skribo: skribitaj inverse, aŭ kun linioj alterne dekstren kaj maldekstren, kaj foje en kelta lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti