Menado

(Alidirektita el Menadoj)

En helena mitologio, la Menadoj (el la greka μαινάδες, «delirantinoj») estis la sekvantinoj de la vina dio Dionizo (Bakĥo en la romia panteono) kaj la plej elstaraj membroj de la Tiaso, tio estas, la akompanantaro de tiu dio.

Menado
helena mitularo
Informoj
Eble sama Bakĥantinoj
Sekso ina
Okupo priestess
vdr
La sacerdotino de Bakĥo, de John Collier (1885-89). Bildigo de la plej konataj atributoj de la menadoj: tirso, hedera krono kaj pantera haŭto.

Laŭlitere, tiu nomo signifas «la delirantinoj». Oni ofte prezentas ilin en ekstaza frenezo, inspirita de la dio kaj akompanata de delira dancado kaj drinkada toksiĝo[1]. En tiu stato, ili ofte forgesis memregadon, komencis krii plenekscitite, senbride seksumadis kaj rite ĉasis kaj disŝiris bestojn kaj (almenaŭ en la mitaj rakontoj) kelfoje homojn kaj infanojn, forkonsumante ilian krudan karnon. En tiuj ritoj, la menadoj vestiĝis en haŭtoj cervidaj aŭ panteraj, la plej ŝatata besto de la dio ĉar panteroj estis la plej eksciteblaj estaĵoj. Ili ankaŭ kunportis tirsojn, longan bastonon envolvitan per hedera aŭ vina foliaro kaj kronita per pliaj folioj aŭ per konuso. La menadoj ankaŭ teksis hedero-girlandojn ĉirkaŭ siaj kapoj kaj ofte ankaŭ serpentojn[2], pro imitado de la sceno kiam Zeŭso kronigis ĵusnaskitan (el lia femuro) Dionizon per serpentaro. Estis malkonsilite haltigi ilian dancadon kaj muzik-ludadon, ĉar verŝajne eĉ la muzoj ŝatis kaj respektis la flut-ludadon de tiuj virinoj, dio-inspiritaj.

La lingv-sciencisto Walter Friedrich Otto konsideris ke Eŭripido, en sia verko Bakĥantinoj, montris la plej taŭgan bildon de la mirindaj cirkonstancoj danke al kiuj, kiel Platono priskribis en sia Jono, "la dio-ebriaj festantinoj ĉerpis lakton kaj mielon el la riveretoj kaj fluigis akvon el ŝtono kaj vinon el grundo per tirso-frapo. Se ili deziris lakton, ili simple fingro-gratadis la grundon kaj eltiris laktecan fluidon, dum mielo gutadas de la heder-farita tirso. Ili zonigis sin per serpentoj, kaj mam-nutris cervidojn kaj lupidojn kvazaŭ ili estus beboj. Fajro ne bruligis ilin, neniu fer-armilo kapablis vundi ilin, kaj la serpentoj sendanĝere lekadis la ŝviton de iliaj ekscititaj vangoj. Ferocaj virbovoj falis surgrunde viktime de iliaj sennombraj virinecaj manoj, kaj fortikaj arboj estis disŝiritaj ĝisradike per iliaj kombinitaj klopodoj"[3]. Tiu mirakla agado de la menadoj iĝis pruvo pri la konsisto de ilia ekstazo: ĝi ne temis pri simpla perdroga trompado de ŝiaj sentoj, sed pri vera enirado de la dia spirito en ŝiajn korpojn.

Diverseco kaj epitetoj de la menadoj redakti

 
Geedziĝo de Dionizo kaj Ariadno, laŭ Sebastiano Ricci (1712-14). Taŭga bildigo de la konsisto de la Tiaso, menadoj kaj satirusoj inkluditaj.

La nomo menado fine de la mita evoluo rilatiĝis al diversaj specoj de virinoj, ĉu supernaturaj, mitaj aŭ eĉ historiaj[4], rilantaj al la dio Dionizo kaj lia kultado.

En la sfero de supernaturo troviĝas la kategorio pri nimfoj, kiuj vartis kaj zorgis pri la juna Dionizo kaj daŭrigis sian servadon eĉ kiam la dio plene kreskis. Verŝajne, la mesaĝista dio Hermeso prenis la ĵusnaskitan Dionizon kaj portis lin al la nimfoj de la monto Niso. Tamen, en la versio laŭ kiu la patrino de Dionizo, Semelo, mortis pro la senpera apero de Zeŭso, ŝiaj fratinoj zorgis pri li. Ili (Ino, Agavo kaj Aŭtonoo) estis poste prezentitaj partoprenantaj la ritojn kaj gvidantaj la ceterajn menadojn.

La frenezigitaj helenaj virinoj en reala vivo estis mitologiigitaj kiel «la frenezulinoj», vartistinoj de Dionizo en Niso: "Likurgo postkuris la vartistinojn de la freneza Dionizo tra la sanktaj montetoj de Niso, kaj la sakralaj iloj falis surgrunden el la manoj de ĉiuj el ili, ĉar la murdema Likurgo pinĉadis ilin per sia por-oksa pintbastono."[5]. Ili vagadis tra la montoj dumnokte kaj praktikadis strangajn ritojn tie[6].

 
Juneco de Bakĥo, de William-Adolphe Bouguereau (1884). La unuaj menadoj estis la vartistinoj de la ĵusnaskita Dionizo (ĉu siaj onklinoj ĉu la dodonidaj nimfoj), kiuj daŭrigis sian servadon al la dio eĉ kiam li plene kreskis.

En Antikva Makedonio, laŭ la Vivo de Aleksandro de Plutarko, oni nomis ilin Mimallones kaj Klodones, epitetoj rilantaj al la virina arto de ŝpinado de lano[7]. Iel ajn, tiuj militemaj parthenoi (virgulinoj) el la montetoj, rilantaj al ŝamaneca Pseŭdanora Dionizo venkis invadan malamikon[8]. En suda Grekio, oni menciis ilin kiel Bakĥantinoj, Basaridinoj, Tiadinoj kaj Potnidinoj[9], krom pliaj epitetoj[10]. La menadoj ankaŭ estis konataj kiel BakĥantinojBasaridinoj en romia mitologio, pro la inklino de la romia ekvivalenta dio, Bakĥo, vestiĝi per vulpo-haŭton (bassaris). Pri la uzado de la vorto bakĥantino la mitologoj ankoraŭ ne trovis interkonsenton. Verŝajne ambaŭ epitetoj estas sinonimoj, sed kelkaj fakuloj asertas ke bakĥantino estas nur la romia nomo por la grekaj menadoj, krom plia versio laŭ kiu la menadoj estis la nimfa sekvantaro de Dionizo kaj bakĥantino rilatas al la ordinaraj virinoj kiuj partoprenis lian ritaron.

 
Dancanta menado kaj Eroso, laŭ skulptaĵo de Claude Michel.

La vorton menado oni ankaŭ uzis por priskribi tiujn virinojn en la mita rakontaro kiu rezistis la kultadon de Dionizo, freneziĝis pro tio, kaj estis kontraŭvole devigitaj partopreni liajn ofte terurajn ritojn. La dubantaj tebaninoj (prototipaj menadoj, «frenezaj virinoj») forlasis siajn hejmojn por sovaĝe vivi en la arbaro de la proksima monto Kiterono. Kiam ili malkovris Penteon, kiu gvatadis ilin ankaŭ alivestite en menado ili feroce dismembrigis lin[11]. Tio okazis ankaŭ al la tri filinoj de Minio, kiu rifuzis honori Dionizon kaj daŭrigis siajn hejmajn devojn. Mirigis ilin nevideblaj tamburoj, flutoj kaj cimbaloj, dum hedero kreskis pendigante el iliaj teksiloj. Kiel puno pro ilia rezisto, ili freneziĝis, hazarde elektis filon de unu el ili kaj disŝiris lin, same kiel la ceteraj menadoj faris en la monto al junaj bestoj. Similan finon suferis la filinoj de Proeto.

Tamen, ne ĉiuj virinoj rifuzis la alvokon de Dionizo. Menadoj, inspiritaj fare de la spirito de tiu dio, akompanis lin el Trakio al la kontinenta Grekio serĉante la rekonon de lia dieco. Dionizo mem dancadis ĝis Parnaso, akompanata de delfaj virgulinoj, kaj eĉ la junulinoj el Beotio partoprenis ne nur la fermitajn ritojn, sed ankaŭ la portadon de tirso kaj dancadon.

 
Menado kaj satiruso sur la Mozaiko de la sezonoj, en Palermo.

Plia kategorio de menado enhavus la plej malfruajn referencojn al sacerdotinoj en la dioniza kultado. En la 3-a jarcento a.K., kiam malgrandazia urbo klopodis fundi menadan kultadon al Dionizo, la delfa orakolo konsilis ilin vojaĝi al Tebo kaj renkonti tri spertajn menadojn, el la familio de Ino (filino de Kadmo), ĉar ili instruos al la ekspediciantoj la ritojn kaj praktikajn konsilojn kaj establos bakĥecajn dancogrupojn (thiasoi) en la urbo. Tiun fondan miton oni celis ree sperti ĉiujare pere de la celebrado de la agrionia festo. En ĝi, la tebaj virinoj organiziĝis en tri danc-grupoj kaj freneze kuris al monto Kiterono kriante ritajn sprimojn kiajn «al la monto!». Kiel frenezulinoj, ili persekutadis kaj murdadis, verŝajne per dismembrigado (sparagmos) la «reĝon», ofte reprezentita de kapro. La menadoj manĝadis ĝian krudan karnon (omophagia) aŭ oferis ĝin al Dionizo. Kelkfoje, la virinoj liberiĝis per tio de sia freneza stato, do revenis hejmen kaj daŭrigis sian ĉiutagan vivon, sed almenaŭ dum tiu festo ili spertis ekstazon. Oni festis la agronion en pluraj grekaj urboj, sed precipe en Beotio. Ĉiu beotia urbo havis sian specifan fondan miton por ĝi, sed la agadmanieroj multe similis: alveno de Dionizo, rezisto al li, forkuro de la virinoj al monto, morto de la persekutanto de Dionizo kaj fina repacigo kun la dio.

Ekzistis ankaŭ aliaj grupoj de virinoj kiuj ofte estis karakterizataj kiel menadoj: la lafistinoj, la dioniziidinoj, la laŭkipidinoj, basarinoj, dismeninoj, inter aliaj. Rakontoj pri la tiaso kaj ilia cimbaloj, kiujn la loka loĝantaro asertis aŭskultadi, supervivis ĝis komence de la 20-a jarcento en la regiono de la monto Parnaso. Laŭ la tieaj kamparanoj, la partoprenantoj de la tiaso iĝis neredinoj, fantomaj virinoj kiuj laŭ la folklora onidiro asertis ricevi la povon propran de Dionizo mem.

Menadoj, la dioniza armeo redakti

 
La menadoj disŝirantaj Penteon, laŭ romia fresko malkovrita en la Casa dei Vetii (Pompejo). Tiamaniere tiu reĝo de Tebo suferis la sekvon de konstraŭstari la kultadon al Dionizo.

Ĝis Dionizo malkovris la trezoran nektaron de vinberoj, li trovis reziston fare de multaj rifuzantoj de la enkonduko de liaj ritoj. La menadoj, tiam, agadis kiel soldatoj, favoris la dion kaj lian ritaron, kaj bataladis kontraŭ liaj "malpiaj" malamikoj, kiaj Penteo, Likurgo aŭ la miniidinoj.

Laŭ la teatraĵo Bakĥantinoj de Eŭripido, tebaj menadoj murdas la reĝon Penteo, post li malpermesis kultadon de Dionizo en sia urbo. Puninte, la dio (kuzo de Penteo) mem altiris la reĝon al arbaro, kie la menadoj disŝiris lin. Eĉ pli fie, estis ĝuste lia patrino, Agavo, tiu kiu plej persiste mutilis lian kadavron kaj senkapigis ĝin, en la kredo ke ĝi temis pri leona korpo. El tie, Dionizo kaj sia tiaso translokiĝis al Argo, kie ĉiuj, krom la filinoj de Proeto, aliĝis al lia kultado. Frenezigitaj de la dio, tiuj virinoj murdis la infanojn kiujn ili estis nutrantaj sur siaj brustoj. Same agis la filinoj de Minio, reĝo de Orkomeno, konsekvence metamorfoziitaj en verpertojn.

Laŭ Opiano, Dionizo ŝategis, dum infanaĝo, disŝiri infanojn kaj revivigi ilin poste. Pro tio oni nomis lin «la furioza» aŭ «la freneza», kaj la inklino de la menadoj, kies nomo devenas el tio, similas do al tiu de Dionizo[12].

 
Virinoj el Amfiso, de Laura kaj Lawrence Alma-Tadema (1887).

Iam (laŭlegende meze de la 3-a jarcento a.K.), la tiaso perdiĝis kaj alvenis en Amfiso, urbo proksima al Delfo. Meze de la tiea ĉefa placo, lacego dormigis ilin subite, kaj la virinoj el tiu urbo formis protektantan cirklon ĉirkaŭ la dormantaj menadoj, do post vekiĝo ili permesis la amfisaninojn reveni hejmen senĝene. En la monto Parnaso neĝo izoligis ilin ĝis tiu punkto ke oni sendis savintan ekspedicion. Tamen, la homoj kiuj partoprenis ĝin frostiĝis, dum la varmega naturo de la menadoj protektis ilin el malvarmo[13].

La menadoj estis konataj pro sia krueleco kontraŭ la malamikoj de Dionizo kaj liaj ritoj. Kiam eksterordinara forto posedis ilin, la menadoj atingis bakĥan ekstazon kaj kapablis disŝiri ion ajn kion ili trovis survoje, kiel okazis al reĝo Penteo de Tebo. Ili eĉ kapablis venki armeojn, ĉar dum tiu stato ili iĝis nevundeblaj kaj ofte atakis la malamikojn per siaj tirsoj. Onidire, ili ankaŭ kapablis porti pezegajn objektojn senprobleme, kaj eltenis fajron sen esti brul-vunditaj. Do, per tiaj kapabloj, ili sukcesis konkeri urbojn kaj katastrofi tra malamikaj landoj, ĉar neniu povis rezisti ilian atakon. Tamen, Likurgo, eĉ pli kruela homo ol ili (li, ekzemple, ŝatis dispecigi homojn kaj dekoracii la pordojn de sia palaco per membroj de siaj viktimoj), sukcesis malliberigi la menadojn kiam ili estis trapasintaj Trakion survoje al Barato. Tamen, Dionizo frenezigis Likurgon, kiu murdis sian propran edzinon kaj idaron kaj poste sin mortigis. Ankaŭ en Trakio, grupo de menadoj murdis Orfeon[14], pro kialoj diversaj laŭ la versioj.

En tiu dioniza ekspedicio al Oriento, la menadoj kaj la satirusoj agadis kiel vera soldatoj de la dio. Ili trapasis Frigion kaj Lidion en Malgrandazio, kaj sukcesis atingi la ekzotikan Baraton. Ili profitis la vojaĝon por enkonduki sian dancadon en tiujn landojn, stabli la dionizajn misterojn kaj ritaron kaj divastigi la ĝeneralan sciadon pri tiu nova dio. Tio ne estis facila tasko, ĉar Dionizo estis ĵusalveninta dio (li estis nepo de Kadmo, reĝo de Tebo) kaj la loĝantaro ofte timadis liajn ekztazajn ritojn. Tamen, la menadoj pruvis, per iliaj mirakloj, ke la ekztazo vere devenis el dia inspiro. Tiuj, kiuj eĉ tiel rifuzis honori la novan dion, trovis nur malĝojon kaj ruinon, plej efika instruo, fare de la menadoj, pri la rezulto ne partopreni en la dioniza ritaro kaj sekvantaro.

Bakĥanalioj redakti

 
Bakĥnalio, de Lovis Corinth (1896). Pro la senbrida seksumado dum ŝiaj ekstaza dancado, la ritaj ceremonioj de la menadoj iĝis sinonimo de orgio kaj manko de memregado.

Freneza dancado je la sono de laŭtega muziko kaj cimbala frapado verŝajne karakterizis la ritajn kultadojn omaĝajn al la vina dio, Dionizo (aŭ Bakĥo en la romia mitologio). En ĝi, la diboĉemaj partoprenantinoj, la bakĥantinoj, turniĝadis, kriadis kaj drinkadis incitante unu la alian al plia ekstazo. La celo estis atingi la entuziasman staton kiu ebligus la animojn de la partoprenantoj liberiĝi el siaj korpoj kaj komuniiĝi senpere kun Dionizo, kaj tiel pretiĝi kaj antaŭvidi postvivan eternon. La ritoj finis per montrado de eksterhomaj kapabloj, kiaj elradikigi arbon, disŝiri virbovon (simbolo de Dionizo) per nudaj manoj (ago nomita sparagmozo) kaj formanĝi ĝian karnon (omofagio). Tiu lasta ritero estis sakrala sperto simila al la nuntempa komunio, per kiu la partoprenantoj supozeble akiris la forton kaj karakteron de la dio, metafore manĝita per la karno kaj sango de sia simbola enkarniĝo. Tiamaniere, la menadoj sentis la esencon de la dio enirantan siajn korpojn.

Kvankam seks-praktikado dum la menadaj festoj iĝis proverba laŭ la literaturaj kaj artaj fontoj (el ĝi, ekzemple, devenas la vorto «bakĥanalio»), kelkaj verkistoj asertas ke ili ekstreme gardis sian ĉastecon. Nono, ekzemple, priskribas ilian kutimon zoniĝi per serpentoj antaŭ endormiĝo, por tiel eviti eblajn seks-atakantojn. En Sparto, dekunu ĉastulinoj, kiujn oni nomis dioniziidinoj, pied-konkuris ĉiujare dum la festoj de Dionizo. Pro ĉio ĉi, la Kortega antologio mencias du menadojn (Eŭrinomo kaj Porfirido) kiuj forlasis la dionizajn misterojn pro edziniĝo, kaj Eŭripido konsentas kun tiu teorio asertante ke la menadoj eĉ uzis perforton kaj tirsajn batojn por defendi sin el la lascivaj viroj kaj satirusoj. Tiuj lastaj aperas sur multaj artaj prezentadoj kun volupta intenco, verŝajne sensukcesa[15]. Tamen, Juvenalo, inter aliaj, kontraŭas tiun aserton, kaj Likofrono eĉ uzas la vorton «menado» por alnomi ĉiesulinon[16].

Listo de menadoj redakti

Kvankam la akompanantaro de Dionizo konsistis ĉefe en anonimaj virinoj, kiuj ofte revenis al sia normala vivo post la ekstaza sperto, kelkaj el la menadoj estis menciitaj en la literaturaj fontoj, ĉar ili ĉefrolis eksterordinaran okazintaĵon aŭ havis nekutiman devenon. Pro tio, ke Dionizio vojaĝis tra Oriento antaŭ eniri Grekion, multnombraj membroj de lia Tiaso devenis el tiuj ekztotikaj landoj. Oni mencias la «barbaran sekvantaron» de la dio, kiuj ludadis la frigian tamburon elpensitan de Dionizo dum siaj ritaj purigad-ritoj kaj inspirita dancado. Jen listo de kelkaj el tiuj elstaraj menadoj:

  1. Agavo. Filino de Kadmo kaj Harmonio kaj patrino, kun Eĥiono, de la teba reĝo Penteo. Kiam Dionizo alvenis en la urbo, li devigis ĉiun virinon ekstaze forkuri al monto Kiterono, sed Penteo klopodis eviti tion kaj kontraŭstaris la volon de la dio. Pro tio, li estis disŝirita de la menadoj, sia patrino inkluzive. Agavo ankaŭ murdis sian postan edzon, la reĝo Likoterso de Ilirio.[17].
  2. Alkimakio. Ŝi estis filino de Harpaliono, homo el Lemnoso kiu iĝis fama pro siaj vinoj. Alkimakio aliĝis la kampanjon de Dionizo al Barato, kie ŝi trovis morton fare de Morreo, barata generalo filo de Didnaso[18].
     
    Likurgo, frenezigita fare de Dionizo, klopodas mortigi sian propran edzinon, laŭ pentraĵo sur apulia kratero (350-340 a.K.. Tiu trakia reĝo kontraŭstaris la dionizan armeon kaj sukcesis malliberigi kelkajn el la menadoj, sed ricevis kruelan punon pro tio.
  3. Aŭtonoo. Plia filino de Kadmo kaj Harmonio kiu aliĝis la sekvantaron de Dionizo kiam ĝi alvenis en Tebo. Ŝi edziniĝis al Aristeo kaj havis kelkajn filojn kun li, inter ili la fama Akteono. Afliktita pro la tragedia morto de tiu lasta, ŝi ekziliiĝis al Ereneo[19][20].
  4. Bromio. Unu el la menadoj kiujn Likurgo klopodis mortigi[21].
  5. Enono. Sekvantino de Dionizo en la barata milito[22].
  6. Erifo. Unu el la menadoj kiujn Likurgo klopodis mortigi[23].
  7. Eŭrinomo. Menado kiu forlasis la tiason ĉar ŝi celis edziniĝon[24].
  8. Eŭripilo. Sekvantino de Dionizo en la barata milito. Ŝi estis mortigita fare de Morreo[25].
  9. Fasilio. Servistino de Meto, estrino de la bakĥa dancado laŭ kies nomo oni nomigis ebriiĝon, en la greka lingvo. La edzo de Meto, Stafilo reĝo de Asirio, gastigis kaj amuzigis Dionizon en sia palaco, kaj pro tio la dio donis lian nomon al grapoloj da vinberoj[26].
  10. Flio. Unu el la menadoj kiujn Likurgo klopodis mortigi[27].
  11. Gigarto. Unu el la menadoj kiujn Likurgo klopodis mortigi[28].
  12. Gorgo. Sekvantino de Dionizo en la barata milito[29].
  13. Ino. Filino de Kadmo kaj Harmonio, kiu vartadis la infanan Dionizon kaj aliĝis al la tiaso kiam li revenis en Tebo. Ŝi edziniĝis al Atamaso kaj komplotis kontraŭ la filoj kiun li havis kun sia unua edzino. Kiam la dioj intervenis ŝi ĵetis sin enmaren kaj metamorfoziĝis en la mara diino Leŭkoteo, helpantino de Odiseo[30][31].
  14. Kalibo. Plia sekvantino de Dionizo en la milito en Barato[32].
  15. Kalkomedo. La barata generalo Morreo (trafita de erosa sago) enamiĝis al tiu menado, malamikino sia. Ĝuste kiam li estis kaptinta ŝin, serpento saltis el la brusto de Kalkomedo por protekti ŝin[33].
  16. Karopio. Estrino de la bakĥa dancado, ankaŭ ŝi sekvis Dionizon ĝis Barato[34].
  17. Kiseiso. Unu el la menadoj kiujn Likurgo klopodis mortigi[35].
  18. Klejto. Plia menado kiun Likurgo klopodis mortigi[36].
  19. Kodono. Akompanantino de Dionizo en la barata milito. Ŝi estis mortigita fare de Morreo[37].
  20. Koreo. Ŝi akompanis la vinan dion en lia kampanjo kontraŭ Argo. Verŝajne Perseo perglave venkis ŝin kaj ĉiujn la menadojn, sed li entombigis Koreon en aparta tombejo. Per tio li altgrade honoris ŝin kaj ŝian altklasan devenon[38].
     
    Menadoj en dioniza ekstazo, laŭ The Popular science monthly (1897).
  21. Koroniso. Tesalia virino seks-perfortita fare de Buteso, trakia princo kiu komplotadis kontraŭ sia frato Likurgo kaj pro tio oni sendis lin en ekzilon. Post viziti la Cikladojn, Buteso kaj sia sekvantaro atingis Tesalion, kie ili trovis la menadojn. Kvankam tiuj lastaj timis iliajn intencojn kaj forfuĝis, Buteso sukcesis kapti Koronison kaj humiligis ŝin. Do la menado, plenkolere, petis Dionizon venĝi ŝin kaj frenezigi Buteson, kiu ĵetis sin en puton kaj mortis[39].
  22. Meliktaino. Sekvantino de Dionizo en la barata milito[40].
  23. Mirto. Sekvantino de Dionizo en la barata milito[41].
  24. Niso. Sekvantino de Dionizo en la barata milito[42].
  25. Polikso. Menado kiun Likurgo klopodis mortigi[43]. Ŝi estis unu el la Hiadoj, filinoj de Atlaso kaj Etro, do fratinoj de la plejadoj. Polikso kaj kelkaj el siaj fratinoj (la dodonidaj nimfoj) iĝis la unuaj vartistinoj de la ĵusnaskita Dionizo ĝis kiam ili donis lin al sia onklino Ino. Dankeme, Zeŭso steligis ilin ene de la konstelacio Taŭro[44].
  26. Porfirido. Menado kiu forlasis la tiason ĉar ŝi celis edziniĝon[24].
  27. Soo. Sekvantino de Dionizo en la barata milito. Ŝi estis mortigita fare de Morreo[25].
  28. Stafilo. Sekvantino de Dionizo en la barata milito. Ŝi estis mortigita fare de Morreo[45].
  29. Steropo. Sekvantino de Dionizo en la barata milito. Ŝi estis mortigita fare de Morreo[46].
  30. Teopo. Unu el la menadoj kiujn Likurgo klopodis mortigi[47].
  31. Terpsiĥoro. Dancema sekvantino de Dionizo en la barata milito kiu fuĝigis la baratan armeon per sia dancado[46].

Arta prezentado redakti

 
Du satirusoj kaj menado, sur ruĝ-figura kratero el Apulio (-380-70 a.K.). Luvro, Parizo.

Petolada sceno de la menadoj kaj Dionizo iĝis ofta temo en greka vazopentrado, ekzemple sur krateroj, ujoj uzitaj por miksi akvon kaj vinon. Tiaj bildigoj montris la menadojn en siaj plej frenezaj dancadoj en la arbaro, ofte disŝirintaj la korpon de ajna besto kiun ili trovis survoje. Saman inspiron havas ilia arta prezentado, tre ofta, pere de skulptaĵoj kaj mozaikoj kaj dum la helena kaj dum la romia epoko. Kelkfoje, kiam la artaĵo celas prezenti ilin kiel sacerdotinoj de la vina dio, la bildigo iĝas pli sobra kaj montras nur ritan dancadon kaj ceremoniojn.

En literaturo, la menadoj aperas kiel sencelaj kaj frenezaj virinoj, en stato de perdrinka ekstazo. La plej evidenta ekzemplo de tio estas la teatraĵo de Eŭripido Bakĥantinoj. Tamen, tiu verko ne estas studo pri la Dioniza kultado aŭ la rezulto de ĝia religia histerio sur tiuj virinoj, la menadoj estis ofte miskomprenitaj en sia arta prezentado, tiusence. Oni devas kompreni ke la plej oftaj scenoj pri la menadoj temas nur pri la ĝusta momento de ekstazo, kiam ili sentis sin enkarniĝo de la dio kaj agis laŭ tio. Tiel ili aperas en la plejmulto de nigr-ruĝaj pentraĵoj sur ceramikaĵoj, skulptaĵoj, juvelaro kaj ankaŭ sur fragmentoj de reliefoj malkovritaj en Korinto[48]. Mark W. Edwards studis la evoluon de ilia prezentado sur grekaj vazoj kaj distingas la nimfojn aperintajn sur fruaj ceramikaĵoj, de la menadoj kiuj vestiĝas haŭtojn kaj kunportas serpentojn, ktp.[49]. Tamen, ilia agado sur la sceno bildigita ne helpas tiun distingon, kiu verŝajne pli temas pri malsameco inter nigr-figura kaj ruĝ-figura ceramikarto.

La ekstazo de la menadoj, aludante al manko de memregado kaj reveno al naturaj instinktoj ankaŭ oftas en la renesanca kaj baroka periodoj, ĉefe sur pentraĵoj. Oni ofte aldonas al la bildo grupon da ekstazaj satirusoj kaj bestoj, kun iom ĥaosa rezulto, moral-instruo, per sia komparo al ordo kaj trankvilo, pri la sekvoj agi laŭ instinktoj. La scenoj kadriĝas en natura medio (arbaro, herbejo kun rivereto, ktp.), por aludo al la naturaj instinktoj supre menciitaj kaj ĉar tie okazis ilia dancado, laŭ la diversaj fontoj.

Modernaj verkistoj, kiaj Nietzsche (en sia La naskiĝo de tragedio) kaj Julio Cortázar (La menadoj) interpretis la miton de la menadoj kaj ĉefe la murdon de Orfeo fare de ili kiel simbolo de la ĉiama kontraŭstaro inter la principoj apolona kaj dioniza, tio estas, inter sereneco kaj orgio, racieco kaj instinkto, ktp. Laŭ ĝi, Orfeo (elpensinto de la liro, medicino kaj aliaj artoj) provokis sian propran morton fare de la naturaj fortoj malliberigitaj de li mem.

La menadoj en la nuntempa kulturo redakti

 
Bakĥantino, de William-Adolphe Bouguereau.

La mito de la menadoj aperas aŭ estas menciita de la jenaj nuntempaj kulturaĵoj:

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. David Wiles. Greek Theatre Performance: An Introduction. Eld. Cambridge University Press, Cambridĝo, 2000 [1].
  2. Ernest L. Abel. Intoxication in Mythology: A Worldwide Dictionary of Gods, Rites, Intoxicants, and Place. Eld. McFarland, Jefferson, 2006.
  3. Walter Friedrich Otto. Dionysus: Myth and Cult, paĝ. 96. Eld. Indiana University Press, Bloomington kaj Indianapolis, 1965.
  4. Jane Ellen Harrison atentigis pri la 19-a jarcentaj (masklaj) klasicistoj, "tiel persista estas la abomeno al ordinara fakto, ke oni ofte rakontas al ni ke la menadoj estas nur mitaj kreitaĵoj kies orgioj neniam okazis en la historio de Grekio". Prolegomena to the Study of Greek Religion, paĝ. 388. 1903.
  5. Homero. Iliado, 6.130 kaj sekv.
  6. Katherine Lever. The Art of Greek Comedy. 1956.
  7. Grace Harriet Macurdy. Klodones, Mimallones and Dionysus Pseudanor, ĉe The Classical Review, 27.6. paĝ. 191-192 (septembro 1913) kaj Troy and Paeonia. With Glimpses of Ancient Balkan History and Religion, paĝ. 166 (1925).
  8. Laŭ la 2-a jarcenta makedonia milit-verkisto Polieno, 4.1. Li aldonas bizaran etimologion.
  9. Potnio estis la "povo" de freneziga toksikado.
  10. Harrison. The Maenads, Prolegomena to the Study of Greek Religion, paĝ. 388-400. Tria eldono, 1922.
  11. Eŭripido. Bakĥantinoj.
  12. Dionysus: Myth and Cult, paĝ. 135. Eld. Indiana University Press. Bloomington and Indianapolis, 1965.
  13. Dionysos: Archetypal Image of Indestructible Life, paĝ. 220, ĉe Bollingen Serier LXV 2. Tradukita el la ĝermana lingvo fare de Ralph Manheim. Eld. Princeton University Press, 1976.
  14. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.2. "Orfeo ankaŭ elpensis la misterioj de Dionizo, kaj oni entombigis lin en Pierio, post la disŝirado de lia korpo fare de la menadoj" [2].
  15. Sur freskoj en Herkulano, ekzemple.
  16. François Noël. Dicctionaire Universel de la Fable et de la Mithologie.
  17. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.4.2 kaj 3.5.2.
  18. Nono. Dionysiaca, 27.330 kaj 30.192-194.
  19. Heziodo. Teogonio, 977.
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.44.5.
  21. Nono. Dionysiaca, 21.88.
  22. Nono. Dionysiaca, 29.253.
  23. Nono. Dyonisiaca, 21.81.
  24. 24,0 24,1 Kortega antologio.
  25. 25,0 25,1 Nono. Dionysiaca, 30.222.
  26. Nono. Dionysiaca, 20.125 kaj 21.84.
  27. Nono. Dyonisiaca, 21.80.
  28. Nono. Dyonisiaca, 21.77, 30.223 kaj 33.15.
  29. Nono. Dionysiaca, 29.266.
  30. Homero. Odiseado, 5.333.
  31. Statio. Tebaida, 1.14.
  32. Nono. Dionysiaca, 29.270.
  33. Nono. Dionysiaca, 33.17, 33.190 kaj 35.204.
  34. Nono. Dionysiaca, 36.256.
  35. Nono. Dionysiaca, 21.89.
  36. Nono. Dionisyaca, 21.77.
  37. Nono. Dionysiaca, 30.213.
  38. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.20.4.
  39. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.70.3, 5.50.2 kaj 5.50.5.
  40. Nono. Dionysiaca, 30.225.
  41. Nono. Dionysiaca, 30.270.
  42. Nono. Dionysiaca, 22.272.
  43. Nono. Dyonisiaca, 21.69.
  44. Higeno. Astronomio, 2.21 kaj Fabloj, 182 kaj 192.
  45. Nono. Dionysiaca, 29.257 kaj 30.223.
  46. 46,0 46,1 Nono. Dionysiaca, 29.237.
  47. Nono. Dyonisiaca, 21.86.
  48. Richardson. A Group of Dionsiac Sculptures from Corinth.
  49. Mark W. Edwards. Representation of Maenads on Archaic Red-Figure Vases.
  50. National Bank of the Republic of Macedonia: 5000 Denars Arkivigite je 2009-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
  51. TVguide.com
  52. Walton, J. Michael, Found in translation: Greek drama in English. Eld. Cambridge University Press, 2006. Menciante p. 128.