Tetovo
Tetovo (makedone Тетово, albane Tetovë, turke Kalkandelen) estas urbo situanta en la nordokcidento de Norda Makedonio, en la regiono Polog. Ĝi estas la administra centro de la Opština Tetovo. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 52 915 homoj.
Tetovo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Polog regiono | ||
Poŝtkodo | 1200 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 142 030 (2018) [+] | ||
- Tetovo | 52 915 (2002) | ||
Loĝdenso | 542 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 20° 58′ O (mapo)42.01027777777820.971388888889Koordinatoj: 42° 1′ N, 20° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 468 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) | ||
- Tetovo | 261,89 km² [1] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Loko, priskriboRedakti
Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Pena en alteco de ĉirkaŭ 450 - 650 m. Pli ol duono de la urbo situas en la Nacia Parko Sar Planina. La urbo mem kovras areon de ĉirkaŭ 22 km².
Ĉe la sudorienta rando de la urbo pasas la aŭtovojo A2 / E65. Oriente ĝi permesas ligojn al Skopjo (ĉ. 42 km). Ĝi kondukas suden al la urbo Gostivar (ĉ. 30 km), Kičevo (ĉ. 70 km) kaj Ohrid (ĉ. 135 km).
La fervoja linio de Kičevo tra Gostivar al Skopjo ankaŭ trapasas la urbon.
HistorioRedakti
La unuaj spuroj de loĝado en la urba areo troveblas en la pratempo. Tiutempe la loko nomiĝis Eŭnumo. En 1933 troviĝis ĉi tie bronza statuo de 9 cm longa kaj 4 cm larĝa el la 6-a jarcento a.K. Ĝi estas la plej malnova arkeologia trovaĵo en la regiono. La statuo nun estas en la urba muzeo.
Laŭ otomanaj fontoj, Kalkandelen - kiel la turkoj nomis ĝin - estis vilaĝo de komercistoj kaj metiistoj en la 15-a jarcento, kiu tiutempe kreskis rapide. En 1689 Tetovo unue estis nomata "urbo". La plej multaj el la kulture signifaj konstruaĵoj devenas de la otomana periodo, inkluzive de la 18-a kaj 19-a-jarcentaj Arabati-Tekke-bibliotekoj, la antaŭa hamamo apud ĝi, kaj la turist-kolora bunta moskeo
Tetovo ankaŭ ne estis ŝparita de la kreskanta naciismo en Balkano. En 1844, albanoj organizis ribelon kontraŭ la Otomana Regno. Ili protestis kontraŭ la neproporciaj impostoj truditaj al ili kaj kontraŭ la politiko de centralizo. Post la forigo de la ribelo, multaj albanoj en Tetovo estis malliberigitaj aŭ deportitaj al Malgranda Azio.
LoĝantaroRedakti
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 52 915 homoj.
El la totala nombro, 28 897 Albanoj (54,61%), 18 555 Makedonoj (35,07%) , 1 878 Turkoj (3,55 %), 2.352 Ciganoj (4,44 %) kaj la ceteraj.
Religio: 33 509 Islamanoj (63,33 %), 18 676 ortodoksa (35,29 %) kaj la ceteraj.
ReferencoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Тетово en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf
- ↑ За Тетово, legita la 2-an de januaro 2021