Sileno (mitologio)
(Alidirektita el Sileno)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sileno (planto). |
En greka mitologio, Sileno (en la malnova helena lingvo Σειληνός Silenós) estis kunulo kaj mentoro de Dionizo, la dio de vino. Li estis granda ebriulo, tipe figurigata kiel maljunulo, sed ankaŭ granda saĝulo. Laŭ rakontoj de Ovidio[1] kaj aliaj aŭtoroj, la frigia reĝo Midaso ricevis sian kapablon ĉion origi kiel rekompencon de Dionizo pro helpo al Sileno.
Sileno | |
---|---|
satiruso • rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Hermeso |
Patrino | Geo |
Edzo/Edzino | Nais |
Kunulo | Melia |
Infanoj | Silens • Maron • Folo • Dolion • Leneus |
Plurale, silenoj estis raso de estaĵoj duone ĉevalaj kaj duone homaj apartenantaj al la sekvantaro de Dionizo, similaj al la duone kapraj satirusoj.
Referencoj
redakti- ↑ Ovid Metamorphosen 11,86ff
Eksteraj ligiloj
redakti- http://cerbi.ldi5.net/article.php3?id_article=114 Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://cerbi.ldi5.net Arkivigite je 2006-01-17 per la retarkivo Wayback Machine