Eĥiono (el la greka Ἐχίων, devenanta el ἔχις, «vipurido») estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio.

Kadmo semas la dentojn de la drako, pentraĵo de Peter Paul Rubens (1636-1700). Eĥiono estis unu el la spartoj, la homoj kiuj spruĉis el tiuj dentoj.

Eĥiono, la sparto redakti

Eĥiono estis unu el la kvin postvivantaj spartoj, la semitaj homoj kiuj naskiĝis el la dentoj de la Drako de Areso post kiam Kadmo subterigis ilin laŭkonsile de Ateno[1][2][3].

Tuj post ŝpruci el la tero, la spartoj minacis Kadmon, sed Ateno konsilin lin ĵeti ŝtonon inter ili. La spartoj kulpigis unu la alian de la ŝtonbato kaj komencis interbatali ĝis kiam ĝuste Eĥiono[4] konvinkis ilin ĉesi la interfratan mortigadon. La nuraj kvin spartoj kiuj supervivis obeis konsilon de Ateno, kaj montris helpemon al Kadmo, malgraŭ la kolero de Areso.

Eĥiono helpis sian bopatron konstrui la novan urbon, kiu pro tio nomiĝis Eĥiono[5]. Poste ĝia nomo sanĝiĝis al Kadmeo, kaj dum la regado de Zeto al Tebo, honore al la edzino de tiu reĝo[6]. Li ankaŭ akiris famon ĉar li dediĉis templon al la patrino de la dioj, Cibelo, en beotia arbaro[7].

Tiu sparto estis tiel saĝa kaj kuraĝa, ke Kadmo edzinigis sian filinion Agavo al li[8]. Kun ŝi, Eĥiono estis la patro de Penteo, sekva reĝo de Tebo post la abdiko de Kadmo. Li ankaŭ havis filinon, nomiĝintan Epiro, laŭ kiu oni nomigis la samnoman landon[9].

Eĥiono, la argonaŭto redakti

 
Argo, pentraĵo de Konstantinos Volanakis. Eĥiono iĝis la heraldo de tiu ekspedicio serĉanta la oran ŝaffelon.

Eĥiono estis filo de Hermeso kaj la amazono Antianiro, filino de Meneteso el Alopo. Tamen, alternativa versio[10], asertas ke lia patrino nomiĝis Laotoo. Li estis ĝemela frato de Erito, kaj ambaŭ, kiel filoj de Hermeso, elstaris en la arto spioni kaŝe dum la ekspedicio de Jazono[11].

Pro sia elokventeco Eĥiono iĝis la heroldo de la argonaŭtoj. Kiam ili atingis la insulon Lemnoso, la loka virinaro reagis agreseme: unu jaron antaŭe ili murdis siajn edzojn kaj ĉiun viron en la insulo (krom la reĝo Toanto, savita de sia filino), do kiam la lemnosaninoj vidis la ŝipon Argo, ili pensis ke ĝi venis el Trakio por venĝi la krimon, do ili pretiĝis batali. Tiam, Eĥiono elŝipiĝis kun sia heralda bastono surmane kaj sukcesis trankviligi la virinaron. Fakte, la argonaŭtoj restis en la insulo multan tempon, kaj repopolis Lemnoson per la filoj kiujn ili havis kun la lokaj virinoj[12].

Laŭ Higeno kaj Ovidio, Eĥiono kaj sia frato Erito ankaŭ partoprenis la ĉason de la kalidonia apro[13]. Neniu kapablis piedkuri tiel rapide kiel Eĥiono, kiu estis la unua kiu ĵetis sian lancon al monstro.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

Krom la antaŭaj, Eĥiono estas ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Reĝo de Tebo, kies du filoj oferiĝis por kvietigi la koleron de la gedioj kaj tiel forpeli pluvomankon senditan de ili. El ilia cindroj spruĉis du kronitaj junuloj laŭdantaj la sindonemon de la princoj[5].
  2. Filo de Porteo kiu partoprenis la trojan militon en la greka flanko. Li estis la unua kiu saltis el la troja ĉevalo, sed li frakasis surplanken kaj rompiĝis sia kolo[14]. Ŝokitaj, la ceteraj aĥeoj malsupreniris per la skalo de Epeo.
  3. Unu el la multnombraj svatiĝantoj pri Penelopo dum la foresto de ŝia edzo Odiseo. Li venis el la insulo Dulikio[15].
  4. Unu el la hundoj de Akteono, kiuj atakis sian mastron kiam Artemiso aliformigis lin en cervo[16].
  5. Unu el la gigantoj kiuj klopodis atingi la ĉielon. Ateno ŝtonigis lin per montrado de la kapo de Meduzo[17].
  6. Fama kuristo kiu venkis multfoje en konkuroj[18].

Referencoj redakti

  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.4.1.
  2. Higeno. Fabloj, 178.
  3. Ovidio. Metamorfozoj, 3.126.
  4. Ovidio. Metamorfozoj, 3.50-150.
  5. 5,0 5,1 François Noël. Dictionaire Unniversel de la Fable et de la Mythologie.
  6. Ovidio. Metamorfozoj, 10.686.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.5.4.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.5.2
  9. Partenio. Amsuferoj, 22.4. [1]
  10. Apolonio el Rodiso. Argonaŭta, 1.52-56.
  11. Pindaro. Pitiaj, 4.179.
  12. Valerio Flako. Argonaŭta, 2.77.
  13. Higeno. Fabloj, 173.
  14. Pseŭdo-Apolodoro. Epitomo, 5.20 kaj sekvaj.
  15. Pseŭdo-Apolodoro. Epitomo, 7.26 kaj sekvaj.
  16. Higeno. Fabloj, 181.
  17. Klaŭdiano. Gigantomaĥio, 104.
  18. Ovidio. Metamorfozoj, 8.

Eksteraj ligiloj redakti