Apuleo

(Alidirektita el Apulejo)

Lucio ApuleoApulejo - latine Lucius Apuleius, naskiĝis ĉirkaŭ 125, mortis en 164 - estis romia filozofo kaj verkisto de satiroj. Li naskiĝis en urbo Madaŭro, en Numidio (hodiaŭe Alĝerio), kaj estis grava personaĵo de sia epoka platona literaturo, retoriko kaj de filozofio.

Apuleo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 125
en M'Daourouch
Morto 164
en Kartago
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
retorikisto
romanisto
filozofo
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La ora azeno ❦
Apologia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Apuleo

Biografio

redakti

Li estis edukita en Kartago kaj Ateno, li vojaĝis tra Mediteraneo, studante ritojn de inico kaj kultojn. Li bone konis la grekajn kaj latinajn verkistojn, li instruis retorikon en Romo antaŭ reveni al Afriko kie li edziĝis al riĉa vidvino.

Li mortis en Kartago (hodiaŭe Tunizio).

Verkoj

redakti
 
Opera omnia, 1621

Pro opozicio de edzina familio li verkis Apologion (173), specon de autobiografio. Li verkis ankaŭ multajn malsamajn poemojn kaj trataktojn, el tiuj Floridan, kolektanton de elokvenciaj verkoj, sed lia plej konata verko estas "La ora azeno", prozaĵo en 11 libroj kiun komence li nomis "Metamorfozoj". Ĝi estas la aventuroj de junulo Lucio, kiu estis transformita per magio en azenon kaj kiu nur reiĝis al homa formo per interveno de Izisa, al kies servo li konsakriĝis. La epizodo plej grava de tiu verko, la nura romanco el Antikveco kiu alvenis al nia erao, estas la bela fabelo pri Eroso kaj Psiĥa, kiun oni eblas interpreti kiel alegorion je mistika unio.

En Esperanto aperis

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Amoro kaj Psiĥe

 
 Tiu verketo estas ekstrakto el la "Metamorfozoj" de la supre nomita latina aŭtoro. Ĝi estis tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn el la mondo kaj mi devas gratuli S-ron Pfeffer, kiu, esperantigante ĝin, donis al la esperanta literatura (sic) plian pliriĉigon. Mi aldonu ke la verketo estas la n-roj 14-15 de la Esperanta Biblioteko Internacia, kiu sin distingas per prava elekto kaj tre korekta stilo. 
— Belga Esperantisto n028 (feb 1911)
 
 Se eble tiu ĉi artikolo atingos ĝis la trans-Stiksa lando, mi petas, ke iu amika ombro bonvolu atentigi pri ĝi Sinjoron Apuleius, ĉar ne sole mi volas kore danki lin pro lia senmorta verko La Ora Azeno, sed mi sentas ankaŭ, ke estos plezuro por ekscii, ke lia ĉarma rakonto pri Amoro kaj Psiĥe estas nun legata de la Esperantistoj. Ĝi meritas esti legata de ĉiuj Esperantistoj, ĉar ne sole la rakonto mem estas vere leginda kiel belega fantazia verko, sed kiel modelo de Esperanta stilo ĝi estas aparte bonega. La lingvaĵo fluas dolĉe kaj agrable, ĉiu vorto havas sian ĝustan sencon, ĉiu esprimo sian ĝustan lokon; la tradukanto nenie sin streĉas mirigi la leganton per strangaj vortoj, sed uzas sian lertecon kviete kaj dignoplene. Tian stilon faras rimarkinda la manko mem de rimarkindaĵoj. 
— A. -E. W., La Brita Esperantisto - Numero 075, Marto (1911)

Eksteraj ligiloj

redakti