Emil Pfeffer

pola esperantisto kaj juristo juddevena

Emil Pfeffer (pfefer) (naskiĝis la 16-an de decembro 1891 en Krakovo, tiam Aŭstrio-Hungario, patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli - mortis la 20-an de novembro 1965 en Montevideo, Urugvajo) estis pollingva judo, doktoro jura kaj absolvinto de filozofiaj fakultatoj (historio, geografio kaj lingvistiko).

Emil Pfeffer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1891 (1891-12-16)
en Krakovo
Morto 20-an de novembro 1965 (1965-11-20) (73-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj Esperantopola
Loĝloko Montevideo
Okupo
Okupo esperantistojuristo
vdr

Esperanta agado redakti

Pfeffer estis esperantisto de frua junaĝo. Ankoraŭ 17-jara li esperantigis el la latina Amoro kaj Psiĥe de Apuleo. Poste aperis de li en libroformo Kvin prelegoj pri bakterioj de prof. Odo Bujwid; Ekonomio socia de Marchlewski, Esperanto en 10 lecionoj por poloj (laŭ Théophile Cart), Esperanta-Pola Konversacio. Tre grava estas lia esperantigo de Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko de Eugen Wüster.

Pfeffer poligis „Die Weltsprachenfrage und Esperanto“ de Wilhelm Ostwald. De 1925 li aperigadis sisteman serion de (ĝis 1935) 9 diversaj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj en la viena „Tagblatt-Biblioteko“, suma disvastiĝo ĝis 1935 proks. 100.000 ekzempleroj.

Li redaktis: „Kongresa Bulteno“, Krakovo, 1912 (kun Leopold Kronenberg), „Kongresa Bulteno“, Wien, 1924 kaj la periodaĵojn „La Esperantisto“, 1919-1920, kaj „Weltsprache“ 1930-1931.

Pfeffer verkis kelkdek artikolojn literaturajn kaj prilingvajn, krome poeziaĵojn, dissemitajn en la Esperanta gazetaro. Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. En la tempo de ĝia apero (1935) li estis vicprezidanto de Aŭstria Esperanto-Asocio.

En 1938 li elmigris al Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo, kie li post la milito helpis revigligi la lokan movadon (p. 486 en Esperanto en Perspektivo).

Verkoj redakti

  • Ĉu vi parolas Esperante? (Wien, Tagblatt-Bibliothek, 1926)
  • Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz: kaufmännische Musterbriefe in Esperanto über die wichtigsten Vorkommnisse des Geschäftslebens mit begleitendem deutschem Text und fachlichen Erläuterungen (Wien: Steyrermühl-Verl., [1927]. - 96 p.)
  • Elektita Esperanta legaĵo: por komencantoj kaj kursoj: rakontoj kaj poemoj kun germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj (Wien: Knepler, 1926. - 31 p.)
  • Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse: ausgewählte Prosa und Dichtung mit deutscher Zeilenübersetzung (Wien: Steyrermühl-Verl., 1926. - 48 p.)
  • Esperanta Komerca Korespondo, Enkonduko. Komercistaj modelleteroj kun frazaro, esperanta kaj germana, (Wien: Tairblatt-Bibliothek 1927, 96 pĝ)
  • Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden : praktisches Lehrbuch, Esperanto in kurzer Zeit richtig sprechen und schreiben lernen. Enthaltend: Aussprache, Grammatik, Übungsstücke, Gedichte, Übersetzungs-Schlüssel etc. Für Selbstunterricht und Kurse (Wien: Steyrermühl, 1925. - 48 p.)
  • Esperanto in 10 Unterrichtsstunden : methodische Einführung in die Weltverkehrssprache für Selbstunterricht und Kurse (Wien: Steyrermühl-Verl., [proks. 1928]. - 48 p.)
  • Esperanto-Lenr- und Wörterblieher. Propagandilo. (Wien: Tagblatt-Bibliothek [proks. 1927] - 8 p.).
  • Humoro de l' mondo (Wien: Tagblatt-Bibliothek, 1927?)
  • Ich spreche Esperanto!: Einführung in die Esperanto-Konversation (Leipzig, Steyrermühl-Verl., [proks. 1936]. - 56 p.)
  • Internationaler Jugendferienaustausch mittels Esperanto (Wien, Reinhold, [1932]. - p. 222 - 225; En: Berichte zur Kultur- und Zeitgeschichte; 121-127)
  • Kleines Taschenwörterbuch Deutsch - Esperanto (Wien: Reinhold-Verl., [proks. 1935]. - 32 p.)
  • Sprechen Sie Esperanto? Einführung in die Esperanto-Konversation (Wien: Steyrermühl-Verl., 1927. - 52 p.)
  • Unua Esperanta legolibro por komencantoj kaj kursoj: elektita prozo kaj poezio (Wien: Steyrermühl-Verl., [proks. 1926]. - 48 p.)
  • Wörterbuch Deutsch - Esperanto: enthaltend über 20.000 deutsche Stichwörter nebst 30.000 Esperanto-Übersetzungen (Leipzig ; Wien; Berlin: Steyrermühl-Verl., [s.j.]. - 184 p.)
  • Wörterbuch Esperanto - Deutsch : enthaltend sämtliche von der Esperanto-Akademie anerkannte Wortstämme sowie die gebräuchlichsten Fachausdrücke (Wien: Steyrermühl-Verl., - 48 p.)

Recenzoj redakti

Pri Ĉu vi parolas Esperante?

 
 Ĉu vi parolas Esperante? Oi tiu de nia fidinda gazetara gvidanto d-ro E. Pfeffer verkita prilaborado reprezentas kun sia mirige riĉa vorttrezoro tre taŭgan enkondukon ne nur en la vivantan lingvon, sed generale en E.-on. La kajero jam per sia lertege aranĝita elekto de diversaj, ofte aktualaj temoj allogas, kaj precipe la komencanto sekvos kun senlaca fervoro la verkiston, kiu montrus al li, kiel flue, precize, lerte kaj eĉ gracie oni povas sin esprimi en E. Sed la verketo krom tio certe donos dezirindan impulson al ĉiuj, kiuj ĝis nun eble, hezitis provi E.-on per vivanta parolado. Ĉi-rilate la verketo renkontas al bezono; ni ĝoju, ke la verkisto same kiel la eldonejo ĝin tiel dankinde forigis. La kajero jam por 40 gr. estas aĉetebla. — Mi nur bedaüras, ke la akompananta germana traduko ne montras la saman modelecon kiel la vere vivanta E.-teksto. 
— Prof. Otto Morascher - Oberscbützen. Aŭstria Esperantisto n.29 (feb 1927)

Pri Wörterbuch Deutsch - Esperanto

 
 Multaj belgaj samideanoj jam posedas antaŭan eldonon de tiu certe tre bone kunmetita verketo. La kvara eldono entenas pli multajn vortradikojn kaj ordinare uzatajn esprim ojn ol la antaŭa. Ĝi estas do ankoraŭ plibonigo, kaj des pli rekomendinda. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Pri "Esperanta Komerca Korespondo"

 
 Salutinda pliriĉigo de la bedaurinde malmultaj esperantaj ekzerciloj por la komercistaro kaj tre zorge kunmetita materialo, eĉ laŭ la prezo, kompare kun aliaj verketoj. vere kontentiga enhavo, el kiu estas speciale citindaj „komerca frazaro“ kaj „korespondo kun la bankoj“, kiuj en ĉi tiu verketo la unuan fojon estas pli detale plilaboritaj. Pri kelkaj esprimoj diskuti ankaü ĉi tiu konata verkanto certe volonte konfesos. 
— Fr. J. Schade. Aŭstria Esperantisto n035 (aug-sep 1927)

Recenzo pri "Humoro de l' mondo"

 
 Prava estas la opinio de l' autoro, ke amuzante la lernanto rapide progresas en la scipovo de fremda lingvo. Sed la tre varia enhavo de l’ libreto kontentigas ankaŭ la legantojn, kiuj ne serĉas ekzercilon. Ĝi alportas por ĉiu ion interesan kaj certe plenumos la deziron de l’ verkinto, ke ĝi estiĝu instigilo en la ekzercvesperoj de niaj grupoj. La tre rekomendinda libreto dezirigas, ke baldaŭ sekvu aliaj en la E.-serio de Tagblatt-biblioteko. 
— Altrichter-Korneuburg. Aŭstria Esperantisto (revuo) n036 (okt 1927)
 
 Granda kolekto de bonaj humoraĵoj eltiritaj el diversaj lingvoj. Krom okazo por amuzi la libro donas ankaŭ humoraĵon por lerni nian lingvon laŭ praktika maniero, pro tio, ke ĉiu humoraĵo estas akompanata de la germana traduko 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Pri "Wörterbuch Deutsch-Esperanto"

 
 Ke ĉi tiu vortaro per sia zorge elektita, abunda vortmaterialo bonege servas al Esperanto evidentiĝas jam el tio, ke la unuaj 10.000 ekzempleroj elvendiĝis. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.80 (okt 1931)
 
 La vortaretoj sin prezentas ĉiam egale bone prizorgitaj kaj la multmila eldoncifero estas la plej bona pruvo pri ilia valoro kaj dezirateco. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Recenzo pri "Ich spreche Esperanto!: Einführung in die Esperanto-Konversation" redakti

 
 Mallonga gramatiko kaj vortfarado de Esp. enkondukas la libreton kaj invitas tiel al ripetado de ili. Sur 56 paĝoj estas nun frazaro pri diversaj interesaj temoj el la ĉiutaga vivo en Esp. kun apuda traduko en la germanan lingvon. — — — La libreto (sic), la prezo estas 52 g, vere estas bona helpilo por lernantoj sed ankaŭ por jam progresintoj. Por ekzercado tre rekomendinde. 
—  St.. Aŭstria Esperantisto (revuo) n. 131 (jun 1936)

Tradukoj redakti

 
Amoro kaj Psiĥe, 1910.
  • Apulejus, Lucius: Amoro kaj Psiĥe (Berlin: Möller & Borel, [1910]. - 62 p.)
  • Apulejus, Lucius: Amoro kaj Psiĥe (Berlin [k.a.]: Ellersiek & Borel, 1924. - 56 p.)
  • Borel, Jean: Ĉu vi parolas Esperante? (poligita - Zloczów: Zukerkandl, [proks. 1912]. - 48 p., poste 1947)
  • Cart, Théophile: Esperanto w dziesieciu lekcyach: dokladny podrecznik z cwiczeniami wzorami skladni i wypisami z poezyi i prozy (Zwiazku Esperantystów w Polsce, 1912 - 166 p.)
  • Fabeloj de l' oriento en Esperanto (Wien: Steyrermühl-Eld., [proks. 1928]. - 96 p.)
  • Fettke: Systematischer Wiederholungskurs des Esperanto nach beschleunigter Methode (folioj)
  • Humor' de l' mondo en Esperanto (Wien: Steyrermühl-Eld., [proks. 1928]. - 96 p.)
  • Klucz do podrecznika "Esperanto w dziesieciu lekcyach" (1912)
  • Marchlewski, J. B.: Ekonomio socia : kio ĝi estas kaj kion ĝi instruas (Krakovo: Esperanta Eldona Societo, 1912. - 67 p.)
  • Marx, Karl: La komunista manifesto (Düsseldorf [k.a.]: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, [1923]. - 48 p. : ilustr.)
  • Ostwald, Wilhelm: Miedzynarodowy jezyk pomocniczy a Esperanto (Warszawa: Gebethner i Wolff, 1912. - 51 p.)
  • Wüster, Eugen Bernhard Caspar: Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko (Budapest: Literatura Mondo, 1936. - 123 p., 1 faldfolio)
  • Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko (Aabyhöj: Dansk Esperanto-Forl., [1975]. - 130 p., 1 faldfolio)
  • Zamenhof, Leon: La viro kaj lia verko: letero al ĉef-redaktoro Cäsar Segalov - Wien (Wien, 1925.)
  • Zamenhof, Ludwik Lazar: Esperanto-paroladoj: faritaj ĉe la malfermo de universalaj kongresoj de Esperanto 1905-1912 (Wien: Steyrermühl-Eld., [proks. 1928]. - 175 p.)

Recenzo pri "Fabeloj de l' oriento en Esperanto" redakti

 
 Per tiu ĉi libreto prezentiĝas al la esperantistaro ne nur generale ŝatata, interesa legaĵo, sed pro la apero en la dulingva libraro (Esp.-germ.) eĉ por la tuta movado multsignifa okazintaĵo. En tia eldono la feliĉe elektita teksto povas efiki kiel plej bona interesilo kaj varbilo por Esp. Krome ĝi estas tre instruiga materialo por lernantoj pro la kiel eble plej klara, simpla stilo laŭ Zamenhofa malgraŭ tio, ke ĝi kelkloke preskaŭ tro akomodiĝas al la germana frazaro. (Ekzemple: elripozi - ausruhen, ankaŭ ankoraŭ - auch noch, konfidita bono - anvertrautes Gut.) La ege maLlta prezo (ŝ 1.—, RM —.60) ebligas al ĉiu la aĉeton de la 96 paĝa libreto, kiu kompensos siajn legantojn — ĉu perfektuloj ĉŭ lernantoj — per granda plezuro. 
— Christine Siedl. Aŭstria Esperantisto n,55 (jun 1929)

Eksteraj ligiloj redakti