Lucio ApuleoApulejo - latine Lucius Apuleius, naskiĝis ĉirkaŭ 125, mortis en 164 - estis romia filozofo kaj verkisto de satiroj. Li naskiĝis en urbo Madaŭro, en Numidio (hodiaŭe Alĝerio), kaj estis grava personaĵo de sia epoka platona literaturo, retoriko kaj de filozofio.

Apuleo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 125
en M'Daourouch
Morto 164
en Kartago
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Edz(in)o nekonata valoro vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • romanisto • poeto • retorikisto • kuracisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj La ora azeno ❦
Apologia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Apuleo

Biografio redakti

Li estis edukita en Kartago kaj Ateno, li vojaĝis tra Mediteraneo, studante ritojn de inico kaj kultojn. Li bone konis la grekajn kaj latinajn verkistojn, li instruis retorikon en Romo antaŭ reveni al Afriko kie li edziĝis al riĉa vidvino.

Li mortis en Kartago (hodiaŭe Tunizio).

Verkoj redakti

 
Opera omnia, 1621

Pro opozicio de edzina familio li verkis Apologion (173), specon de autobiografio. Li verkis ankaŭ multajn malsamajn poemojn kaj trataktojn, el tiuj Floridan, koletaneon de elokvenciaj verkoj, sed lia plej konata verko estas "La ora azeno", prozaĵo en 11 libroj kiun komence li nomis "Metamorfozoj". Ĝi estas la aventuroj de junulo Lucio, kiu estis transformita per magio en azenon kaj kiu nur reiĝis al homa formo per interveno de Izisa, al kies servo li konsakriĝis. La epizodo plej grava de tiu verko, la nura romanco el Antikveco kiu alvenis al nia erao, estas la bela fabelo pri Eroso kaj Psiĥa, kiun oni eblas interpreti kiel alegorion je mistika unio.

En Esperanto aperis redakti

Recenzoj redakti

Pri Amoro kaj Psiĥe

 
 Tiu verketo estas ekstrakto el la "Metamorfozoj" de la supre nomita latina aŭtoro. Ĝi estis tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn el la mondo kaj mi devas gratuli S-ron Pfeffer, kiu, esperantigante ĝin, donis al la esperanta literatura (sic) plian pliriĉigon. Mi aldonu ke la verketo estas la n-roj 14-15 de la Esperanta Biblioteko Internacia, kiu sin distingas per prava elekto kaj tre korekta stilo. 
— Belga Esperantisto n028 (feb 1911)

Eksteraj ligiloj redakti