Jokasta (laŭ ekzemple la vortaro PIV) estas la esperantlingva formo de la nomo de la virina figuro Ἰοκάστη (greke, "Iokasti") el la helena mitologio (En la verkaro de Homero Jokasta havas la iom varian nomon Epikasta). Ŝi estis edzino de Lajo, reĝo de la greka urbo Tebo, kaj kun li ricevis filon, pri kiu la orakolo de Delfo diris, ke li mortigos la patron kaj edzinigos la patrinon. Ŝokite de tiu aŭguro, la reĝa paro planis forsendigi la bebon al fora loko kaj ordonas lian mortigon, sed fine la bebo nur forsendiĝis, sed restas viva. La filo, Edipo, kiu ne konis sian identecon, iĝis forta juna viro kaj kiel junulo migre ekesploris la ĉirkaŭajn partojn de antikva Grekio. Kiam li ekkonfliktis kun nekonata maljunulo, akompanata de pluraj servistoj, li ekbatalis kontraŭ ĉiuj kaj mortigis la maljunulon - jen praviĝis la unua parto de la profetaĵo, ĉar temis pri Lajo. Poste li venis al la urbo Tebo, plenumis heroajn agojn tie kaj edziĝis al la vidva reĝino, Jokasta, nesciante ke ŝi fakte estis lia patrino - jen la dua parto praviĝis. Jokasta kun Edipo havis du filojn, Eteoklo kaj Poliniko, kaj du filinojn, Antigona kaj Ismena.

Jokasta
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Ἐπικάστη
Sekso ina
Nacieco Tebo
Patro Menoikeo
Gefratoj Kreono
Edzo/Edzino LaioEdipo
Infanoj EdipoAntigonaPolinikoEteokloIsmena • Laonytus
vdr

Post kiam Edipo mortas, la vero pri lia tragika historio kaj la plenumo de la delfa profetaĵo publikiĝas al Jokasta kaj al la tuta urbo. Sekve Jokasta memmortigas sin per pendumo.

Jokasta estas unu el la ĉefroluloj en la tragedio 'Reĝo Edipo' de 'Sofoklo'.

Edipo de Voltaire temas ĉefe pri la amo de Filokteto al Jokasta.