Geo

(Alidirektita el Gaja)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon GEO.

Laŭ la helena mitologio, GeoGajo (Greke Γαῖα Gaîa, Γαῖη Gaîê aŭ Γῆ Gễ, «planko» aŭ «Tero») estis la greka diino de la Tero, la unua diaĵo kiu aperis el la mallumo de Ĥaoso. La romianoj ŝin nomis Tellus. El la utero de la patrino Geo venis la titanoj, la ciklopoj, la hekatonkiroj, kaj multaj aliaj kreitaĵoj mitaj.

Geo

Originala nomo Γαία
Sekso ina
Eble sama Patrino Tero, Mat Zemlya
Familio
Patro Ĥaoso
Patrino Hemera
Edzo/Edzino Urano
Infanoj Urea, Krono, Urano, Rea, Eurymedon, Oceano, Tifeo, Tetiso, Alkioneo, Encelado, Damysos, Alpos, Mimas, Gyges, Klitio, Ephialtes, Porfiriono, Gration, Hippolytos, Briareo, Brontes, Anax, Pallas, Aristaeus, Astraios, Eurytos, Hoplodamus, Kotoso, Otus, Polybotes, Pelorus, Steropes, Melia, Arges, Nereo, Krejo, Teja, Feba, Koio, Japeto, Hiperiono, Temiso, Mnemozino, Ponto, Forkiso, Keto, Taŭmaso, Eŭribio, Telchines, Megera, Alekto, Tizifono, Abseus, Anteo, Maneso, Pheme, Syceus, Diona, Acmon, Hyllus, Adanus, Creusa, Triptolemo, Glauce, Aegaeon, Aetna, Altercatio, Athos, Euonymus, Colophonus, Corydon, Damasen, Dafna, Cepheus, Diophorus, Doloso, Dolor, Eĥidno, Effra, Emphytus, Gorgone, Phlyus, Karibdo, Titio, Afrodito
Amkunuloj Pozidono, Zeŭso, Helios
vdr
Nasko de Eriktonio: Patrino Geo donas la infanon al Ateno, antaŭ Hefesto. A Flanko de atika vazo (470460 a.K.].

Etimologie, la vortoj geografio, geologio, geometrio, geofiziko, kaj geocentro devenas el la greka vorto rilata al la nomo Geo. Ankaŭ ekzistas scienca teorio nomata laŭ Geo, Teorio Gaja.

Geo en la helena mitologio redakti

Heziodo rakontis en sia Teogonio[1] kiel "post Ĥaoso spruĉis grandabrusta Geo, la origino de la olimpanaj dioj. Ŝi mem, sen ama interveno, naskis Uranon, la stela ĉielo kiu kovris ŝin, kaj Pontoson, la senlima oceano. Poste ŝi kuŝis kun Urano, kaj generis la titanojn (Okeano, Kojo, Hiperiono, Krejo kaj Japeto) kaj la titaninojn (la bela Tetiso, Reo, Temiso, Mnemozino, Febo kaj Tejo). La lasta naskita titano estis Krono, ŝia plej juna sed terura ido, kiu tuj ekmalamis sian lascivan patron."

Heziodo menciis ke Gea havis pliajn idojn kun Urano. Unue la ciklopoj, unuokulaj gigantoj nomiĝintaj Bronteso (tondro), Steropeso (fulmo) kaj Argeso (brilo). Ili estis sukcesaj kaj povaj konstruistoj. Poste naskiĝis la tri hekatonkiroj, teruraj monstroj kun cent manoj kaj kvindek kapoj. Ilies nomoj estis Kotoso, Briareoso kaj Gigeso.

Urano hontis ĉe siaj distorditaj idoj, kaj malliberigis la hekatonkirojn kaj la ciklopojn en Tartaro, la malluma subtera mondo. Tamen, Geo patrine amis ilin, kaj ne komprenis la kruelan decidon de sia parulo. Do, ŝi instigis la titanojn ribeliĝi kontraŭ ilia patro. Urano reagis ĝustatempe kaj ankaŭ enŝlosigis ilin en Tartaro. Geo kaj la titaninoj sukcesis liberigi ĉiujn, sed tuj poste la ciklopoj atakis la titanojn kaj la hekatonkiroj la titaninojn, ĉar ili enviis ilian belecon.

Tiam Geo malgaje komprenis ke sia devigo estis malliberigi la ciklopojn kaj hekatonkiroj por ĉiam, sed ŝi ankaŭ volis venĝi al Urano. Pro tio, ŝi provis kuraĝigi la titanojn, sed nur Krono volonte akceptis sian taskon. Krono trovis Uranon, kiu ripozis nesuspekteme kun Nikso (kun kiu li generis Tanaton kaj Hipnon), kaj kastris lin per falĉileto el siliko donita de Geo. Poste li ĵetis la testikojn de sia patro al la maro, kie la ŝaŭmo produktita de ĝi generis Afroditon, la diino de amo. Ankaŭ Krono ĵetis la falĉileton al akvo, kaj ĝi formis la insulon Korfuo. La sango de Urano fekundigis la Teron, kaj Geo naskis el ĝi la gigantojn, la eriniojn kaj la meliajn nimfojn. Tiam Krono malliberigis la kastritan Uranon en Tartaro, kun la cicklopoj kaj hekatonkiroj, kiujn la titano ankoraŭ timis.

Tamen, la destino ordonis Krono suferi la saman finon ol sia patro. Por eviti esti detronigita, Krono englutis la infanojn naskitajn de sia edzino Reo, sed ŝi (helpe de venĝema Geo) pripensis strategion por savi sian lastan idon: kiam Zeŭso naskiĝis, ŝi donis al sia edzo maskitan ŝtonon anstataŭ la infanon. Poste ŝi kaŝis Zeŭson en la insulo Kreto, kaj kiam li plenkreskis li liberigis siajn gefratojn kaj la ciklopojn, hekatonkirojn kaj gigantojn el la Tartaro, kaj kune batalis kontraŭ Krono kaj la aliaj titanoj.

Post tiu batalo, nomigita titanomaĥio, Zeŭso kaj la olimpaj dioj atingis la povon sur la tuta mondo. Geo, kiu personigis fekundecon, plu havis idojn en tiu tempo: kun Tartaro ŝi generis Eĥidnon kaj Tifeon, kaj kun Ponto ŝi naskis Nereon, Taŭmason, Forkison kaj Eŭribion.

Ankaŭ ŝi naskis la monstran serpenton Pitonon, kiu gardis ŝian templon. Kiam Apolono mortigis ĝin, li ricevis punon de Geo: Apolono estis servisto de la reĝo Admeto dum naŭ jaroj. La morto de Pitono simbolas la transdonon de la kulto de Geo (la origina diino de la orakolo de Delfo) al la kulto de la olimpaj dioj (Apolono precipe). Tamen, ŝia graveco daŭriĝis en la popolo. Ekzemple, la ĵuroj faritaj per ŝi estis sakralegaj.

La antikva greka arto prezentas Geon per du manieroj: en la atikaj vazoj ŝi estas mezaĝa virino duonstarante sur la planko. Ofte oni prezentas ŝin donante la infanon Eriktonio (estonta reĝo de la urbo Ateno) al la diino Ateno por esti vartita de ŝi. Poste, sur mozaikoj oni montras ŝin klinita surtere kaj akompanata de la karpoj, dioj de la agrokulturaj produktaĵoj.

Partneroj kaj idaro
Partenogenezo Hefesto Okeano Pontoso Tartaro Urano Nekonatulo

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Heziodo. Teogonio, 116 kaj sekv.
  2. François Noël. Dictionaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  3. 3,0 3,1 3,2 Plej ĝuste, el la sango de Urano.

Vidu ankaŭ redakti