Titiio (helene Τιτυός, latine Tityus) estis en la helena mitologio grandega filo de la plej alta dio Zeŭso kaj diino de la Tero Gaja. Tiu ĉi fierega giganto onidire surprizatakis Leton, patrinon de Apolono kaj Artemiso, kiam ŝi estis vojaĝanta en Delfon. Pro tiu ĉi atako Zeŭso ege koleriĝis, ke Tition surloke mortigis per fulmo. Alia versio de la mito prezentas, ke lin mortpafis Apolono kaj Artemiso pro ofendo de ilia patrino.

Titio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Zeŭso
Patrino Elara
Infanoj Europa
vdr
Titia surprizatako kontraŭ Leto

Titio estis pro tiu ĉi ago kondamnita al eterna puno en la Tartaro. Li tie kuŝas forĝita al tero kaj du grifoj bekobatante konsumas lian hepaton, kiu ĉiam plenkreskas. Sian kriman agon li pentopagas komune kun pliaj grandaj kulpantoj nomataj Tantalo, Sizifo kaj Iksiono.

El posteuloj de Titio estas konata prefere filino Eŭropa, amantino de mara dio Pozidono kaj patrino de Eŭfemo, kiu kapablis iradi sur la marnivelo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tityos en la ĉeĥa Vikipedio.