Kotoso, latine Cottus) estas en la helena mitologio unu el teruraj kvindekkapaj, centmanaj gigantoj, kies patrino estis diino de la tero Gaja kaj patro dio de la ĉielo Urano.

Kotoso
Hekatonkirojgiganto
Informoj
Sekso vira
Patro Urano
Patrino Geo
Gefratoj Briareo • Gyges
vdr

Ili estis tri fratoj Hekatonkiroj (laŭvorte Centmanaj) nomataj Kotoso, Briareo kaj Gieso kaj estis senperaj gefratoj de Titanoj kaj antaŭuloj de Ciklopoj. Onidire ili estis arogantaj kaj tiel malbelaj, ke ilia patro eĉ ne povis rigardi ilin. Pro tio li ilin tuj post nasko ĵetis en profundojn de la tero kun rigora malpermeso eliradi eksteren.

Tio tre kolerigis ilian patrinon, do ŝi persvadis la plej junan el Titanoj, Kronon, ke li punu la patron kaj senigu lin de regado. Krono faris tion kaj proklamis sin reganto, sed la Kotoso, latine Cottus) estas en la helena mitologio unu el teruraj kvindekkapaj, centmanaj gigantoj, kies patrino estis diino de la tero Gaja kaj patro dio de la ĉielo Urano.

Ili estis tri fratoj Hekatonkiroj (laŭvorte Centmanaj) nomataj Kotoso, Briareo kaj Gieso kaj estis senperaj gefratoj de Titanoj kaj antaŭuloj de Ciklopoj. Onidire ili estis arogantaj kaj tiel malbelaj, ke ilia patro eĉ ne povis rigardi ilin. Pro tio li ilin tuj post nasko ĵetis en profundojn de la tero kun rigora malpermeso eliradi eksteren.

Tio tre kolerigis ilian patrinon, do ŝi persvadis la plej junan el Titanoj, Kronon, ke li punu la patron kaj senigu lin de regado. Krono faris tion kaj proklamis sin reganto, sed la Hekatonkirojn ne liberigis, ĉar li timis ilian forton.

Faris tion nur Zeŭso, kiu pli poste leviĝis kontraŭ la propra patro Krono. Hekatonkiroj pro tio helpis al li en batalo kontraŭ Titanoj kaj post ilia malvenko kaj ĵeto en profundojn de Tartaro fariĝis gardantoj de ilia prizono.

Pri preciza fiziognomio de Hekatonkiroj ne estas imagoj, nek en antikva tempo, nek en moderna arto estis nenie bildigitaj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kottos en la ĉeĥa Vikipedio.