Templo de Artemiso
La Templo de Artemiso (antikve-greke Ἀρτεμίσιον, Artemision, latine Artemisium) estis granda greka templo de la diino Artemiso en la urbo Efezo, kaj unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.
Templo de Artemiso | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 56′ 59″ N, 27° 21′ 50″ O (mapo)37.94972227.363889Koordinatoj: 37° 56′ 59″ N, 27° 21′ 50″ O (mapo) | ||
| |||
Priskribo redakti
Ĝi estis la centro de la kulto de la virga diino Artemiso (aŭ Diana, kies kulto kunfandiĝis kun la kulto de Artemiso).
En la templo estis granda, nigra roko, kiu falis el la ĉielo (komparu la Kaabon).
Historio redakti
Eĉ en la antaŭ-greka epoko, la efezanoj servis diinon de multaj mamoj.
La Templo estis detruita de Herostrato (greke Ἡρόστρατος) je la 21a de julio 325 a.K. (en la 4-a jarcento a.K.) krimbruligisto kiu serĉis famiĝi iel ajn.
Post la romia konkero, la romianoj nomis la templon la Templo de Diana.
La Templo estis denove detruita en 262 de gotoj, sed estis rekonstruita. La Templo estis fermita de la (kristana) imperiestro je 381, kiu tiam fariĝis ŝtonminejo, kaj finfine estis detruita je 405 kaj ne plu staras.
Bizare, kvankam Efezo forvelkis, ĝi ankoraŭ allogas pilgrimantojn: ne por la virga Artemiso, sed por la Benata Virga Maria, kies lasta domo estis en Efezo.