Statuo de Zeŭso en Olimpio
La statuo de Zeŭso en Olimpio estis unu el la klasikaj sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La omaĝo al la helena dio Zeŭso estis konstruita de fama skulptisto Phidias ĉirkaŭ 432 a.K. en Olimpio, Helenio.
Statuo de Zeŭso en Olimpio | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
lost sculpture (en) ![]() koloso destroyed artwork (en) ![]() Mirindaĵo de la Antikva Mondo ![]() | |||
Estiĝo | 430-aj jaroj a.K.E. | ||
Lando | Grekio ![]() | ||
Situo | Ancient Olympia Municipality | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 38′ 16″ N, 21° 37′ 48″ O (mapo)37.63786111111121.63Koordinatoj: 37° 38′ 16″ N, 21° 37′ 48″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Sep mirindaĵoj de la antikva mondo ![]() | ||

Imagita bildo de la statuo de Zeŭso de Philippe Galle en 1572, laŭ desegnaĵo de Maarten van Heemskerck.
La sidanta statuo, altiĝis preskaŭ 12 metrojn, kaj okupis la tutan larĝon de ties konstruaĵo. La geografo Strabo diris pri la templo, "Verŝajne, se Zeŭso starus, li distegmentigus la templon." La statuo havis lignan muntkradon, ornimiĝis de eburo kaj oraj tegaĵoj. La figuro sidis sur granda trono el cedra ligno, inkrustita de eburo, oro, ebono kaj gemoj. En la dekstra mano de Zeŭso estis malgranda statuo de Nike, la diino de venko. En lia maldekstra mano estis brila sceptro kun aglo.