Zoltán Szitnyai [sitnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szitnyai Zoltán estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi.

Zoltán Szitnyai
Persona informo
Naskonomo Szitnyai Zoltán József Lajos
Naskiĝo 27-an de majo 1893 (1893-05-27)
en Banská Štiavnica
Morto 11-an de junio 1978 (1978-06-11) (85-jaraĝa)
en Salcburgo
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoltán Szitnyai [1] naskiĝis la 27-an de majo 1893 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 11-an de junio 1978 en Salzburg (Aŭstrio).

Biografio redakti

Zoltán Szitnyai akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1917 kaj 1927 li estis ŝtata oficisto en Győr, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Li kontribuis ekzemple en Nyugat kaj Napkelet. En 1934 li edziĝis. En 1945 la tribunalo kondamnis lin pro kontraŭkomunismo, sed post unu jaro li ricevis amnestion. En 1949 li rifuĝis al Aŭstrio, poste li vivis en Salzburg. Li daŭris la publikadon, li ricevis tian premion en 1958, kiun la migrantaj-rifuĝintaj hungaroj fondis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az én arcom (noveloj, Győr, 1916)
  • Élni akarok (romano, Budapeŝto, 1929)
  • Hodinai Hodinák (romano, Budapeŝto, 1936)
  • 5-ös számú őrház (scenarlibro, Budapeŝto, 1942)
  • Titkok tolvaja (romano, Munkeno, 1951)
  • Háború van, háború (romano, Cleveland, 1966)
  • A sátán követe (romano, Munkeno, 1977)

Fontoj redakti