Kajetana preĝejo

(Alidirektita el Kajetana kirko)

La Kajetana preĝejo (germane: Kajetanerkirche) troviĝas en la urbocentro de Salcburgo, Aŭstrujo (Kajetanerplatz nr 1). Ĝia patrono estas Sankta Maksimiliano el Celje.

Kajetana preĝejo en Salcburgo, italstila baroka juvelaĵo

Historio redakti

Akiris en la jaro 1591 la princ-ĉefpiskopo Wolf Dietrich von Raitenau hospitalon kun preĝejo en la hodiaŭa Kai-kvartalo por starigi porpastran seminarion. Ĝi estu sub la gvidado de la ordeno de la Teatinanoj: ili venis al Salcburgo por fondi filion kaj mallonge poste oni decidis starigi preĝejon kun abatejo.

Baldaŭ oni trovis taŭgajn majstrojn: ĉefarkitekto Giovanni Gaspare Zuccalli kaj la stukistoj Francesco kaj Carl-Antonio Brenni (fratoj) respektive Antonio Carabelli. Post la morto de la komisiinta episkopo Max Gandolf von Kuenburg en 1687, la kontrulaboroj ĉesis. Nur sub lia posteulo Johann Ernst von Thun la preĝejo finfaritis en 1696 kaj konsekritis en 1700. Nuligitis la salcburga filio de la ordeno en 1809 kaj ĝi preskaŭ kadukiĝus, ankaŭ la preĝejo. En 1923 finfine transdonitis la tuto al la ordeno de Barmherzige Brüder kiuj prizorgis ties renovigon. Dum la Dua mondmilito la loko estis lazareto kaj damaĝitis bombarde en 1944. Poste ĝi restaŭritis denove.

Arkitekturo kaj interno redakti

 
Kupolo kun pentraĵo de Paul Troger.

Danke al la Kajetana preĝejo la itala baroko ekvenkis en Salcburgo. La larĝa, palacforma fasado traktas preĝejon kaj apudan monakejon kiel unuigitan konstrukomplekson. La tuto per impona, diagonala-ovala kupolo videbligas la sakralan karakteron de ĝi.

La interno de la preĝejo danke al la riĉa stukaĵaro aspektas festa, nobla, klara. La lumenlasanta volbaĵo dominas la spacon kaj en ĝia majesta rondo fresko montras la ĉielenprenon de Sankta Kajetano. La altarbildo montras la martiriĝon de Sankta Maksimiliano. Super la antaŭhalo de la galeriejo troviĝas al plej malnova ankoraŭ ludata orgeno de la urbo konstruita ĉ. 1700 Christoph Egedacher.

Speciala afero estas la Sankta ŝtuparo, kopio de Scala santa el Laterano kiu suprenireblas nur surgenue. Hodiaŭ ĝi atestas la barokajn piecformojn.

Literaturo redakti

  • Lieselotte v. Eltz-Hoffmann: Die Kirchen Salzburgs. Pustet, Salzburg 1993, ISBN 3-7025-0308-0.
  • Monikas Oberhammer: Pustets Klosterführer. Pustet, Salzburg 1998, ISBN 3-7025-0374-9.
  • Bernd Euler, Ronald Gobiet, Horst Huber: Dehio Salzburg – Stadt und Land. Schroll & Co, Wien 1986, ISBN 3-7031-0599-2.

Eksteraj ligiloj redakti

Mallongaj informoj pri la preĝejo Arkivigite je 2015-03-20 per la retarkivo Wayback Machine