Franz Christanell (kristanel) estis aŭstra esperantisto, doktoro, pastro kaj gimnazia instruisto de matematiko kaj fiziko ĉe Borromaeum-gimnazio. Li naskiĝis 14-an de junio 1880 en Meran, Sudtirolo, Aŭstrio-Hungario, kaj mortis samloke post ses pensiulaj jaroj en Merano la 6-an de marto 1961[1]. Kun Esperanto li konatiĝis per d-ro Pezlederer en 1920. En 1921 li kunfondis neŭtralan grupon en Salzburgo kaj restis ties animo. En 1925 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Kongreso en Salcburgo kaj en 1926 prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Delegitaro (AED). Li gvidis multajn kursojn laŭ la Cseh-metodo. Enkondukis Esperanton kiel oficialan libervolan fakon en sia lernejo jam en 1922 kaj en 1928 fondis IKUE-grupon por studentoj kaj pastrokandidatoj. Verkis propran broŝuron Gvidlibro pri Salcburgo en 1924, libreton La Vero pri Suda Tirolo en 1926, Kantaron de la Esperanto-Grupo Salzburgo en 1930, kronikon de la Salcburga Esperanto-Grupo en 1931, kaj tradukis du proprajn enhavajn teatraĵetojn en 1922 kaj 1923. Serio de propagandaj teatraĵoj originalaj, prezentitaj okaze de Zamenhof-festoj; aldone estas aliaj priesperantaj tekstoj en manuskripto.

Franz Christanell
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1880 (1880-06-14)
en Meran
Morto 6-an de marto 1961 (1961-03-06) (80-jaraĝa)
en Meran
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Verkoj redakti

  • "Esperanto", ein moderner Bildungsfaktor. Eld. « Esperanto Verlag Ellersiek & Borel. Berlino, 1924.
 
 Argumentriĉa kaj racia pledado pri la alta signifo kaj valoro de nia lingvo en la kampo de la intelekta disvolviĝo de la homo. 
— Belga esperantisto n120 (feb 1925)



Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti