Alfred Maleta
Alfred Maleta (naskiĝinta la 15-an de januaro 1906 en Mödling, mortinta la 16-an de januaro 1990 en Salcburgo) estis aŭstra juristo, politikisto kaj komercisto.
Alfred Maleta | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1906 en Mödling |
Morto | 16-an de januaro 1990 (84-jaraĝa) en Salcburgo |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Alma mater | Universitato de Graz ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
Antaŭmilita kariero kaj internigo
redaktiEn 1934 li iĝis unua sekretario de la Porlaborista Ĉambro de Supra Aŭstrio. Dum la Dua Mondmilito li estis malliberigite en la koncentrejoj de Dachau kaj Flossenbürg (de 1938-1941). Poste li militservis.
Postmilita kariero
redaktiPost la granda buĉado de la popoloj li kunfondis la kristdemokratan partion ÖVP. De 1951 ĝis 1960 li estis ties unua sekretario kaj de 1960-1971 la vicprezidanto.
En la parlamento de Aŭstrio li deĵoris de 1945 ĝis 1975 en la sekvantaj funkcioj:
- 1953-62: estro de la parlamenta klubo
- 1961-62: Tria prezidanto
- 1962-70: Unua prezidanto
- 1970-75: Dua prezidanto
Li ege favoris la t.n. grandan koalicion inter ÖVP kaj SPÖ. Li estis aktiva membro de la Kolorportanta Studenta Klubaro Österreichischer Cartellverband.
Verkoj
redakti- ’’Entscheidung für morgen. Christliche Demokratie im Herzen Europas’’, 1968.