Dia setlejo Sankta Erentrudis

Dia setlejo Sankta Erentrudis (germane: Gottessiedlung zur hl. Erentrudis) en Herrnau, urbokvartalo suda de Salcburgo, Aŭstrio, estas romkatolika paroĥuja centro kun kirko, paroĥestrejo, infanĝardeno kaj klostra kun klostra kapelo de la t.n. Eŭkaristiaj fratinoj (Eucharistieschwestern). La komplekso estas monumentprotektita.

Historio redakti

La centro konstruitis inter 1957 kaj 1963 por la loĝdomblokoj novaj kiujn oni estis stariginta por forpelintoj orienteŭropaj. Dum la pli malfruaj 1950-aj jaroj kaj en la 1960-aj jaroj iama riverborda arbarzono de Salzach, nome Josefiau, grandstile pejzaĝ- kaj loĝadarkitekte (kaj sekve paroĥuje) taŭgigitis. Akiris grandan teritorion tie la salcburga episkopujo disde la Monaĥinejo Nonnberg. Ĉefepiskopo Andreas Rohracher tiumaniere ebligis al la eloriente fuĝinta ordeno de la Eŭkaristiaj fratinoj reekigi sian fruktodonan laboron; la ordeno fonditis en 1930 en Velké Březno/Distrikto Ústí nad Labem dume la eklezia aprobo fariĝis en 1937 en Litoměřice. Por ĉi tiu konstruprojekto komisiitis la arĥitekto Robert Kramreiter, pioniro de moderna preĝejkonstruado; li kreu kompletan Dian setlejon Herrnau. Nuntempe la monakinejo estas ĉefa ordendomo. Sankta Erentrudis, al kiu konsekrata estas ĉio, estis la unua abatino de Nonnberg kaj estas krome la patronino de la urbo.

Areo redakti

Monakinejo Herrnau redakti

Erentrudis-klostro mem, ĉe la area oriento, estas loĝdomo modesta, duetaĝa, duala kun portalfasado en la direkto de la strato kaj grandaj ambaŭaj lukarnoj. Komence, kiam ankoraŭ aliaj ejoj ĉirkaŭaĵe ne ekzistis, la aloj mem faris kvazaŭ kovritan meditadpromenejon. Nuntempe, post alkonstruitaĵoj, la tuto ĉirkaŭatas kvinangule.

Kirko Sankta Erentrudis hl. Erentrudis redakti

 
Halo kirka en la direkto de la altara vando
 
Halo kirka en la direkto de la orgena vando

La halo kirka evoluiĝis el cirkla segmento. La pli kaj pli altiĝanta plafaono per sferaj elementoj dividitis. La pentristino Margret Bilger kreis la imponan vitrobetona vando malantaŭ la altarejo kun scencoj de la lasta vespermanĝo, de la apokalipsa ŝafido, de la krucumita Jesuo. Maldekstre jen la oferdono de Abraham kaj Elija kun anĝeloj, dekstre la miraklo de la Edziĝo de Kana kaj la mira multobliga de la panoj. La friso de la halo montras anĝelan ciklon. La meblaro de la kirko faritis laŭ la planoj de Robert Kramreiter. La ambonon reliefon kaj la krucifikson supre de la pordo sakristia faris la skulptisto Max Rieder, dume la flankaltarkruco, bronza pietato kaj la bronzaj portaloj faris la artisto Walter Ritter. Otto Beckmann kreis la ĉefan portalon el emajlo; de li estas krome kvar fenestroj en la konfesprena kapelo kaj la vitralaj pentraĵoj en la Mario-kapelo. Vandan reliefo en la Mario-kapelo estigis Walter Ritter. En la malsupra kirko pentris en la jaro 1962 Joaquín Vaquero Turcios kalvarian vojon survandan. En la baptisterio faris la pentristo Karl Weiser la vitralojn pri la sep sakramentoj kaj episkopa konsekro. La orgenon faris en 1964 la firmao Orgelbau Kögler el St. Florian.

Kapelo klostra johana redakti

La preĝejeto por la monakinoj starigitis inter 1958–1960 fare de Kramreiter. Johano la Baptisto evidentiĝas ĉefa patrono de la Eŭkaristiaj fratinoj. La kapelo sudas al la monakinejo pleniganta la horizontalan projekciaĵon de la - iama - ensemblo je perfekta kruco. Temas pri ronda konstruaĵo, ĉ. 10 metrojn alta kaj laŭ stiloj mezepoka/tura; ĝi estas supre de redonita sokla etaĝo kaj blanka-cilindra konstrututo kun maldekliva konusa tegmento el kupro. Sudeoste la tuto altranĉitis kaj enen remetitis; ĝi estas murogriza kun abstrakcia vitralaĵaro, kaj norde troviĝas plusa lumfonto. La kapelo okcidentas la paroĥujan Erentrudis-preĝejon; la paroĥeja konstruostilo samas la monakejan laŭ modesteco. En la halo kirka[1] iĝas ovala rondejo kun seĝoj ĉirkaŭanta. La eltirita segmento esta la altarmuro. La vitralo Ŝafido de Dio estas de Max Weiler. La komuniotablo estas el griza-blanka marmoro kaj la tabernaklo modernas en speco de ujo. La krucon tabernaklon kreis la skulptisto S.C. Polac. Malsupre de la figurornamaĵoj estas virina Kristoforo de Jakob Adlhart. La kapelo de ĉiu ajn viziteblas.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gottessiedlung zur Hl. Erentrudis en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Robert Kramreiter, Josef Engelbert Tomaschek (Hrsg.): Die Gottessiedlung zur Hl. Erentrudis in Salzburg-Herrnau. Erbauungsgeschichte und Führer durch die Kirche. Verlag Erwin Metten, Wien 1961.
  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Salzburg, Morzg, Gottessiedlung zur hl. Erentrudis in Herrenau, p. 674.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Lothar Schreyer: Das Christusbild und die Kunst des 20. Jahrhunderts. Verlag O. Müller, 1960, p. 140-141
47.78500413.064573422