Loĝdomo de la Mozartoj

La Loĝdomo de la Mozartoj (germane: Mozart-Wohnhaus) troviĝas en Salcburgo, Makartplatz nr 8.

Loĝdomo de la Mozartoj
placostrato
Lando Aŭstrio vd
Situo Salcburgo
Situo
Geografia situo 47° 48′ 12″ N, 13° 2′ 40″ O (mapo)47.803313.0444Koordinatoj: 47° 48′ 12″ N, 13° 2′ 40″ O (mapo)
Loĝdomo de la Mozartoj (Aŭstrio)
Loĝdomo de la Mozartoj (Aŭstrio)
DEC
Loĝdomo de la Mozartoj
Loĝdomo de la Mozartoj
Situo de Loĝdomo de la Mozartoj
Map
Loĝdomo de la Mozartoj
vdr

Priskribo redakti

 
La loĝejo de la familio Mozart en Salcburgo, nuntempe muzeo

Post kiam la loĝejo en la strateto Getreidegasse nr 9 (naskiĝdomo de Wolfgang Amadeus) iĝis tro mallarĝa la familio Mozart transloĝiĝis en 1773 en la t.n. Tanzmeister-domo sur la tiama Hannibal-placo.

Hodiaŭ gastigas la domo muzeon, kiu montras la staciojn de la Mozartoj. La nova granda loĝejo ofertis sufiĉe da spaco por renkontiĝoj kun amikoj kaj muzikistoj. De 1773-87 skribitis fare de la familianoj 232 ĝis hodiaŭ konataj leteroj kaj 215 estis adresitaj al la Mozartoj disde alie. Multaj ne plu ekzistas aŭ perdiĝas. En 1778 mortis la patrino Wolfgang Amadeus en Parizo kaj en 1784 la fratino Nannerl edzinigite transloĝigis al St. Gilgen (Distrikto Salzburg-Umgebung). Do Leopold Mozart sole ekloĝis surloke. En la 25.7.1785 naskiĝis tie ĉi lia nepo Leopold Alois Pantaleon kaj lasitis sub la zorgo de la avo. Post lia morto (28.5.1787) la domo havis plurajn posedantojn.

Historio doma redakti

 
bildigo de la domo ĉirkaŭ la jaro 1860

La unua endokumenta mencio estis en la 1617-a jaro. Ĝis 1685 ĝin konsistigis du memstaraj domoj. En 1711 permesitis al Lorenz Speckner fari dancadkursojn surloke por nobeloj. El popolnombrado farita en 1713 konatas ĝia nomo kiel "Dancmajstrodomo/Tanzmeisterhaus". Al la dancmajstro kaj kameristo Franz Karl Gottlieb Speckner, filo de Lorenz, transdonitis la domo en la 9.9.1739. Tiutempe danclerniganto havis gravegan rolon ĉar li ne nur dancigis la nobelojn junajn sed ankaŭ preparis ilin por la malfacila kortega kondutaro ceremonia.

Nuptoatestanto por la gepatroj de Wolfgang Amadeus Mozart estis en la 15.11.1747 la menciita dancmajstro Speckner. Kiam li mortis 62jara ŝia kuzino Maria Anna Raab transprenis la domon. La baloj ĉesis kaj Raab ekludonis la salonojn. Tiel ne estis mire ke la Mozartoj venis loĝi tie ĉi.

La domo post la Dua mondmilito redakti

Estis damaĝitaj bombarde en la 16.10.1944 ne malpli ol 2 trionoj de la domo. Vendis la tiama posedanto la difektitan parton al la asekurkompanio Assicurazioni Generali, kiu starigis burodomon surloke. Tiun la Internacia Fondaĵo Mozarteum sukcesis akiri en la 1989-a jaro. Jam en 1955 la konservita parto iĝis muzeo. Malkonstruitis la asekurkompania novkonstruaĵo en la 2.5.1994 kaj du tagojn poste komenciĝis la rekonstruo respektive la reprodukto de la malnova domo laŭ malnovaj planoj. En la 26.1.1996 inaŭguritis la nova ekspozicio en kvazaŭ nova domo.

Eksteraj ligiloj redakti