Kapucena monaĥejo en Salcburgo

La Kapucena monakejo en Salcburgo (germane: Kapuzinerkloster) troviĝas idiliece sur la Kapucena monto, Kapuzinerberg nr 6.

Vido disde Rudolfskai
Pordego el kverko en la monakejo

Historio redakti

La iam Imberg nomita moneto havas longan historion: jam dum la malnova ŝtonepoko troviĝis ĉe la orienta deklivo kontraŭ la urbokvartalon Gnigl loĝejoj. Kaj el la tempo de 1000 A.K. estas konata du lokoj supre de la kapucena monakejo. Ankaŭ por la La-Tène-kulturo supozeblas surloka setlejo.

Mezepoke estis sur la Kapucena monto, kie nuntempe estas la monakejo, gvatturo starigita en la kuro de fortikaĵaro farita fare de la salcburgaj episkopoj. Tiu ĉi defendokonstruaĵo nomitis Trompeterschlößchen. Kiam Wolf Dietrich von Raitenau venigis la kapucenojn al Salcburgo en 1594 li decidis ŝanĝi la Trompeter-kasteleton en monakejon kun kirko.

Priskribo redakti

El Linzer-strateto suprenvenanta vizitanto akompanatas de ses barokaj Via crucis-kapeloj kreitaj inter 1736-44 de salcburgaj artistoj. La pasionkapeloj dokumentas per imponaj scenoj kaj figuroj la pasionon de Jesuo Kristo kaj finiĝas per impresa Krucimitaro. Ĉirkaŭ meze de la vojo estas la Felix-pordego farita komisie de Paris Lodron en 1632 post kies trapaso la migranto havas belan panoramon. La alia vojo al la frokulejo kondukus per Imberg-ŝtuparo tra la Preĝejeto Sankta Johano. Ambaŭ padoj unuiĝas ĉe al t.n. Ambono, de kie prezentas sin belvido super la tegmentojn de la urbo.

La monakejo mem estas - kiel intencite per la ordeno - modesta konstruaĵo. Tamen per sia antaŭkonstruita bastiono, la altiĝanta krucego kaj arbara fono tiu ĉi kapucena filio de longe videblas kaj fortimpresas. Arkitektura majstroverko estas la interna portalo kies malfrugotika pordo el kverko devenas verŝajne el la malnova Katedralo de Salcburgo. La interno estas sobra kaj invitas al edifa preĝado.

Longan tempon la kapucenoj vivis trankvile kaj neperturbate. Nur dum la nazia tempo ili estas forpelitaj: anstataŭu la monakejon nova festivalejo, govia halo kaj stadiono! Sed tiuj planoj neniam realigitis. La muro de la Kapucena monto ĉirkaŭas disde la Felix-pordego la monakejon ankaŭ, tial ke tiu ĉi ĝi ŝajnas esti duobla masonitaro. La posta muro ĉirkaŭas la tutan okcidentan, sudan kaj orientan deklivejojn.

Ĉe la norda finopunkto de la menciita muro estas la en 1629 sub princo-arkiepiskopo Paris Lodron konstruita Franziski-kasteleto planite fare de la katedrala ĉefarkitekto Santino Solari kiel defendilo. Ekde 1849 establiĝis surloke drinkejo, kiu evoluis poste al ŝatata ekskursocelo.

La Paschiger-kasteleto (Kapuzinerberg nr 5) estis de 1919-34 loĝejo de la fama aŭstra verkisto Stefan Zweig.

Literaturo redakti

  • Reinhard Medicus: Über Kloster und Garten der Kapuziner, Franziskuskapelle und St.-Johannis-Kirche. In: Bastei. Zeitschrift für die Erhaltung und Pflege von Bauten, Kultur und Gesellschaft. 56. Jahrgang, 2. Folge, Juni 2007.

Eksteraj ligiloj redakti