Fablo

mallonga fikcia rakonto pri homecaj bestoj ilustranta moralon

Fablo estas rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine. La fabloj estas unu el la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Iliajn ŝpurojn ni trovas jam en la Gilgameŝa epopeo aŭ ekzemple en la Biblio (Juĝistoj 9,7 - 16).

Konataj fablistoj estas: Ezopo, Fedro (fablisto), Johano de La Fonteno kaj Ivan Krilov

En Esperanto aperis interalie jenaj kolektoj de fabloj:

Jen ekzemplo de Kálmán Kalocsay el Ezopa saĝo :

La vulpo kaj la vinbero

Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida
finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri fablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Malsatulon la fabloj ne nutros. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-26.