Hugo Preuß

germana politikisto

Hugo PREUSS (naskiĝis la  28-an de oktobro 1860(nun 1860-10-28) en Berlino, Prusujo; mortis la 9-an de oktobro 1925 en Berlino, Vajmara Respubliko) estis germana politikisto kaj kunfondinto de la Germana Demokratia Partio (germanlingve Deutsche Demokratische Partei, DDP). Li ankaŭ kunskribis la konstitucion de la Vajmara Respubliko.

Hugo Preuß
Member of Landtag of Prussia
Hugo Preuß.jpg
Persona informo
Hugo Preuß
Naskiĝo 28-an de oktobro 1860 (1860-10-28)
en Berlino
Morto 9-an de oktobro 1925 (1925-10-09) (64-jara)
en Berlino
Tombo Urnenfriedhof Gerichtstraße [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Hajdelbergo [#]
Partio Germana Demokratia Partio [#]
Familio
Infanoj Ernst Preuß [#]
Profesio
Okupo politikistojuristopedagogo • universitata instruisto • aŭtoro [#]
Laborkampo politikojuro [#]
Aktiva en Berlino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Politika vivoRedakti

Preuß estas ofte konsiderata kiel patro de la germana konstitucio de la Vajmara Respubliko (1919). Tamen li ne havis laŭvorte demokratian planon. Ekzemple li forte kontraŭis la ordonon de la Triopa Entento venkinta en la Unua Mondmilito, ke la germanlingva parto de Aŭstrujo ne apartenu al la germana ŝtato, kiel postulis la principo de la mem-determino de la popoloj formulita de la usona prezidento Woodrow Wilson.[1] Preuß estis ŝtata sekretario pri internaj aferoj dum la perrevolucie skuata kabineto de 1918 kaj 1919. Liaj ideoj pri la konstitucio estis influataj de la franca socia sciencisto Robert Redslob. En 1919 li iĝis ministro pri internaj aferoj.

Pro la juda deveno de Hugo Preuß la naziisma partio NSDAP uzis tiun originon kiel atakon kontraŭ la Vajmara Respubliko dirante, ke ĝi estis estrita de judo, kiu estis devene “ne-germana”. Preuß estas menciita nome en la propaganda filmo de la nazioj el la jaro 1940 nomata Der ewige Jude (esperante La eterna judo), kiu estis produktita de Fritz Hippler.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti