Bernhard WIDMANN (naskiĝinta Karl Widmann en Vorderburg la 15-an de julio 1867, mortinta la 28-an de oktobro 1934 en Aschaffenburg) estis germana teologo kaj abato cistercia en Stična (1913-1922), Wertheim-Bronnbach (1922-1931) kaj Pyrbaum-Seligenpforten (1931–1934).

Bernhard Widmann
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1867 (1867-07-15)
Morto 28-an de oktobro 1934 (1934-10-28) (67-jaraĝa)
en Aschaffenburg
vdr
Vorderburg, naskiĝloko de Widmann

Vivo redakti

Abatejo en Stična en nuna Slovenujo, kie Widmann estis unuafoje abato

En 1882 Widmann venis al Mehrerau apud Bregenz kie li eniris la novicadon en 1885. Post faro de la religia voto en 1886 li ricevis la monaĥan nomon Bernhard. Post studoj de teologio en Brixen li ordinitis pastro en la 2.3.1890. La solena primico, dum kiam la kuzo kaj eichstätt-a katedralkapelestrestro Wilhelm Widmann fest-oratoris, okazis en la 7.4.1890 je Mehrerau.

Pro sia muzika talento li frekventis inter majo kaj julio 1891 la eklezimuzikan faklernejon en Regensburg. Muzikhistoriiste, muzikaĵeldonistece (i.a. de Alberich Zwyssig kaj Johann Nucius), korus-estrece kaj komponistece (ekz. de la psalmo 19,10 okaze de la beno de abato Eugen Notz en 1903) li daŭre aktivis. Reveninte disde Regensburg al Mehrerau li tie estis asistanto korusestra, vicprefekto ĉe la internejo (1892-1895), prefekto kaj vicprioro (1895-1898), prioro (1898-1912), majstro fratia (1899-1912) kaj korusestro (1900-1912). Post rezigno de Gerhard Maier, abato de Abatejo Stična (Karniolo), en printempo 1912 li elektitis tie en 1913 nova abato. Kontraŭ la volo de kelkaj el la ĉefe germanlingva frataro Widmann decidis kontinuigi la ĉeabatan lernejon kun slovenlingvaj lernantoj. La baldaŭ poste komenciĝinta Unua mondmilito nuligis la planojn lernejevoluajn same kiel la antaŭenigon de klostrokirka restaŭrado. Dummilite gastis en Stična la ĉefepiskopo gorica Frančišek Borgia Sedej kun ties kompleta porpastra seminario. Tiutempe Widmann instruis kantemulojn kaj estis konfesprenanto de la seminarianoj.

Post 1920 la germanlingvaj monaĥoj devis forlasi la Reĝlandon Jugoslavio. Widmann jam en 1920 ne plu reiris de Mehrerau al Stična sed preferis animzorganti en la priorejo Birnau en Uhldingen-Mühlhofen. Post akcepto de la rezigno pri la abateco en Stična Widmann nomumitis en la 11.7.1922 abato je Konvento Bronnbach kies eklezia reaktivadkonfirmo iĝis en 1922. Pro ege malbonaj kondiĉoj (ekz. spaca malabundo, brua ĝenego fare la bierfarejo apuda) la konventanaro transloĝiĝis en majo 1931 al Seligenporten (Pyrbaum apud Nurenbergo). Widmann, kiu neniam plu estis resaniĝinta de disenterio kaptita en 1920, mortis dum vojaĝo al la kapucena klostro de Aschaffenburg. Li entombigitis en Seligenpforten.

Verkoj (elekto) redakti

  • P. Alberich Zwyssig-Denkmal. CistC 13 (1901), p. 306–316.
  • 800-Jahrfeier der ehemaligen Cistercienser-Abtei Heilsbronn. CistC 44 (1932), p. 304–307.
  • Ein Brief Joseph Haydns an P. Kornelius (Karl) Knoblich in Grüssau. CistC 21 (1909), p. 246–248.
  • Johann Nucius, Abt von Himmelwitz : ein Altmeister der klassischen Polyphonie. CistC 32 (1920), p. 1–4, 49–51, 70–74, 113–122, 132–136, 150–155, 161–163. [Separitaj presitaĵoj en Bregenz 1921 kaj Vroclavo 1927]
  • Melodie des Vesperhymnus während der Oktav des Festes des hl. Stephan. CistC 27 (1915), p. 203-204.
  • Die neuen Choralbücher des Cistercienserordens. CistC 16 (1904), p. 120–123, 184–188, 213–217, 280–284; 17 (1905), p. 24–28, 53–58, 83–92, 147–149, 299–304, 335–346.
  • Otterberg und sein 700jähriges Jubiläum. CistC 38 (1926), p. 21-28.
  • P. Alberich Zwyssig als Komponist. Ein Gedenkblatt zu seinem 50. Todestag. Bregenz: J. N. Teutsch, 1905.
  • (eldonistece) Nucius Johannes: Vier Motetten, Pustet, Regensburg 1920

Literaturo redakti

  • Nekrologo ĉe Cistercienser Chronik 47/1935, p. 10–17, fare de Kassian Haid kaj Stephan Geyer