Niki Eideneier-Anastassiadi

Niki EIDENEIER (ankaŭ: Eideneier-Anastassiadi) Νίκη Αΐντεναιερ-Αναστασιάδη (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1940 en Kilkis/Kilkiso) estas germana-greka fakulino pri bizanciaj studoj, literatura tradukistino kaj eldonistino. Ŝia edzo estas la filologo kaj universitata profesoro Hans Eideneier; inter 1982 kaj 2014 ŝi tenadis la Romiosini-eldonejon en Kolonjo. Inter 1985 kaj 1993 ŝi estis, estante oficiala porparolantino-reprezentantino de´fremduloj, membro de la radifonia konsilio de Westdeutscher Rundfunk.

Niki Eideneier-Anastassiadi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1940 (1940-10-28) (83-jaraĝa)
en Kilkiso
Lingvoj greka
Ŝtataneco Grekio
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Vivo redakti

 
Lernolibro "Neugriechisch ist gar nicht so schwer", dua parto, kvara eldono, Wiesbaden 1991

Eideneier-Anastassiadi studis la grekan lingvon en la 1960-a jaroj ĉe la Aristotelo-universitato je Tesaloniko antaŭ iri al la Universitato de Munkeno por okupiĝi pri bizanciaj studoj. Ĉar ĝi jam ekde 1964 laboris por la greklingva programo de Bavara Radio kritikante la en Greklando regantan militreĝimon ŝi perdis la grekan ŝtatanecon. Ekde la fino de la 1970-aj jaroj ŝi estis docentino pri novgrekaj lingvo kaj literaturo ĉe la Universitato de Frankfurto. El tiuj jaroj estiĝis kiel frukto kune kun la edzo Hans Eideneier, la tre ŝatata lernolibro-serio Neugriechisch ist gar nicht so schwer; sekvis la fondo de eldonejo.

Krom diversaj laboroj rilate la modernan grekan kaj publicadon ŝi tradukis verkojn de ne malmultaj grekaj verkistoj ekz. de Giannis Ritsos, Vassilis Alexakis, Manolis Anagnostakis, Jorgos Chimonas, Alekos Fassianos en la germanan - kaj inverse greken verkojn de Peter Handke, Günter Grass, Ingeborg Bachmann, Daniel Call, Liane Dirks. Nek mankis sciencaj verkoj kiel Geschichte der Byzantinischen Volksliteratur kaj Abschied von Byzanz de Hans-Georg Beck.

Inter 2008 kaj 2012 Eideneier estrinis ĉe la en 1983 fondita iniciatada rondo Πολιτιστική Ομάδα Πρωτοβουλίας — Initiativgruppe Griechische Kultur in der Bundesrepublik Deutschland. En junio 2014 la eldonejo Romiosini malaperis. Kelkajn titolojn de ĝi transprenis Centrum Modernes Griechenland: ties celo estas krome flegi en Germanlingvio literaturon grekan kaj grekujspektantan (beletro, fakliteraturo).

Honoroj redakti

  • 1998: Abdi-İpekçi-premio pri paco kaj interpopola kompreniĝo, por la eldono de la trilingva legolibro Kalimerhaba en la germana, greka kaj turka
  • 2007: Ehrenring der Deutsch-Griechischen Gesellschaften
  • 2018: honora doktoreco fare de la universitato tesalonika.[1]

Verkoj (eldono) redakti

  • (eld.): Die Sonnenblumen der Juden. Die Juden in der neugriechischen Literatur. Eine Anthologie. Köln: Romiosini 2006, ISBN 3-929889-77-3.
  • (eld, kun Arzu Toker): Kalimerhaba. Griechisch-Deutsch-Türkisches Lesebuch (trilingve). Köln: Romiosini 1992, ISBN 9783923728534.
  • (eld., kun Hans Eideneier): Thessaloniki. Bilder einer Stadt. Köln 1992.
  • Hans und Niki Eideneier: Neugriechisch ist gar nicht so schwer:
    • Teil 1. Ein Lehrgang mit vielen Liedern, Illustrationen, Fotos sowie Karikaturen von Kostas Mitropulos. Kvina eldono, Wiesbaden: L. Reichert 1993, ISBN 3-88226-595-7 (kun kajero kun taskosolvo, kasedoj)
    • Teil 2. Ein Lehrgang mit vielen Liedern, Illustrationen, Fotos sowie Karikaturen von Kostas Mitropulos. Wiesbaden: L. Reichert 1991, ISBN 978-3-88226-510-1 (kun kajero kun taskosolvo, kasedoj)
    • Teil 3: 100 Texte von leicht bis schwer. Wiesbaden: L. Reichert 1998, ISBN 978-3-89500-080-5.
    • Grundwortschatz. Grundgrammatik. Wiesbaden: L. Reichert 1986, ISBN 978-3-88226-284-1.
  • Niki Eideneier, Dieter Motzkus und Kurt Roeske: Ακούτε. Eine Einführung in das Neugriechische auf der Grundlage des Altgriechischen (Begleitheft zur Compact-Cassette). Frankfurt am Main: Diesterweg 1996, ISBN 3-425-06864-4.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti