Romiosini (eldonejo)

Romiosini estis (ĝis 2014) kolonja eldonejo specialigita je nuntempa greka literaturo.

Romiosini
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
vdr

Nomo kaj celoj redakti

Ĝi fonditis en 1982, kiam ĉirkaŭ Hans Eideneier kaj Niki Eideneier-Anastassiadi grupiĝis amikaro de Greklando, kies anoj pro persona entuziasmo tradukadis novgrekajn literaturaĵojn en la germanan.

"Romiosini" (novgreke: Ρωμιοσύνη) signifas la grekan identecon, la grekan kulturon post la konkero de Konstantinopolo fare de la otomanoj en 1453; krome ne nur la grekojn en Greklando sed ankaŭ la grekan diasporon.

Programo redakti

Intertempe ĉ. 200 libroj estas haveblaj, temantaj pri greka kulturo kaj greka literaturo. La entrepreno intencas prezenti al la germanlingva legantaro la hodiaŭan Grekion kaj tute malantaŭenmetas kaj la klasikan Grekion kaj la kliŝeojn de feria lando. Tiel permesiĝas pli profunda kompreno de la novgreka kulturo kaj de la tre vigla spirita vio de la mediteranea lando. Krom verkojn de konataj poetoj kiel Konstantinos Kavafis, Giorgos Seferis, Odysseas Elytis kaj Giannis Ritsos oni publikigas ankaŭ skribitaĵojn de pli junaj aŭtoroj.

Eksteraj ligiloj redakti